La Nacia Konsilo pri Elektado de Venezuelo deklaris la 14-a de aprilo ke la kandidato al la prezidanteco Nicolás Maduro venkis la prezidantecan voĉdonadon per 50,66% de la voĉdonoj. La anonco estis diskonigita post la 23-a horo de la membroj de la Nacia Konsilo pri Elektado dum publika parolado al la gazetistaro. Laŭ la Nacia Konsilo pri Elektado, la partopreno de la voĉdonintoj estis je 78%.
La kontraŭa kandidato Henrique Capriles denuncis kelkaj horoj antaŭe, ke oni provis ŝanĝi la rezultojn de la voĉdonado, kaj insistis al liaj apogantoj por ke ili ne forlasu la lokojn kie oni kalkulis la nombro da voĉdonoj ĝis kiam la kalkulado finiĝu. Maduro asertis ke li respektus la rezultojn de la voĉdonado, tamen li alvokis al liaj aprogantoj, por ke ili "defendu pace la demokration en la stratoj".
Kvardek tri personoj estis kaptitaj pro malsamaj deliktoj rilataj al la voĉdonado, laŭ informo de la Nacia Konsilo pri Elektado dum la vespero. La konto de Tvitero de Maduro kaj de ilia politika partio "la PSUV" estis ŝtelitaj dum kelkaj minutoj de peruaj Kodumuloj (Hackers). Kaj la Nacia Konsilo pri Elektado informis ke oni provis ataki ĝian sistemon pri elektado 45-fojoj
Rezultoj diskonigitaj de la Nacia Konsilo pri Elektado
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn.
Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo.