La asturia Vikipedio superis 19 000 artikolojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto


Lundo, la 7-a de oktobro 2013

La emblemo de Vikipedio en la asturia lingvo.

La asturia Vikipedio atingis ĉi-semajnfino 19 000 artikolojn. La artikolo per kiu la asturia Vikipedio atingis tiun nombron temas pri la Historio de la kataluna lingvo, tio okazis kadre de 1-a Nokto de la Lingvo en la Cifereca Mondo (katalune: I Nit de la Llengua al Món Dixital), aranĝita fare de la Generalitat de Cataluña kaj Amical Wikimedia, kies ĉefa okazaĵo estis vikimaratono dediĉita al la kataluna lingvo.

La asturia Vikipedio ekis la 2-a de aŭgusto 2004 per la artikolo pri la Zazaa lingvo, en 2005 ĝi estis la 37-a Vikipedio kun pli da artikoloj, nun ĝi estas la 100-a.

La asturia lingvo estas latinida lingvo, parolata en la nordhispana regiono de Princlando Asturio. Ĝi ne estas agnoskata kiel oficiala lingvo. Tamen ĝi havas ISO 639-3 lingvokodon, nome: ast.

Fontoj