Centoj da homoj arestitaj pri infanpornografio en la «malhela reto»

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 17-a de oktobro 2019


Okjara knabino.

Hieraŭ, la 16-an de oktobro, la aŭtoritatoj en Britio kaj Usono anoncis ke 337 suspektataj uzantoj en 38 landoj estis arestitaj sekve de enketo pri infanpornografio ĉe retejo en la malhela reto. La retejo troviĝinta en Sud-Koreio kutimis akcepti ciferecan valuton kiel pagon. Policaj organizaĵoj el Germanio, Sud-Koreio, Britio kaj Usono konsistigis la internacian enketularon. La nuna fazo de la enketo kaj arestoj komenciĝis en 2018.

Ĉe la kerno de la afero estis retejo «Bonvenon al videaĵo», kies oficiala funkcianto estis Jong Woo Son el Sud-Koreio. Laŭ la aŭtoritatoj, la retejo gastigis kvaronon de miliono da videaĵoj enhavantaj seksperfortojn kontraŭ infanoj, inkluzive de etuloj kaj beboj. Oni diras ke la retejo ekfunkciis en junio 2015. La aŭtoritatoj fermis kaj konfiskis la retejon en marto 2018.

Jong Woo Son jam estis malliberigita en Sud-Koreio, sed hieraŭ la Usona Departmento de Justico malsigelis pluajn akuzojn kontraŭ li. La usona prokuroro Jessie K. Liu diris: «Infanoj tra la mondo iĝis pli sekuraj pro la klopodoj de la usona kaj fremda policoj por procesi ĉi tiun aferon kaj retrovi la monon profite al la viktimoj […] ni plu postkuros tiajn krimulojn interne de la malhela reto kaj ekstere de ĝi, en Usono kaj fremdlande, por certiĝi ke ili ricevu la punon kiun meritas iliaj teruraj krimoj.»

Nikki Holland, ĉe la brita National Crime Agency (Nacia Agentejo pri Krimo), diris: «Sekskrimuloj kontraŭ infanoj ĉe la malhela reto — iuj estas la plej malbonaj krimuloj — ne povas sin kaŝi de la polico. Ili ne estas tiom vualataj kiom ili pensas, ili ne estas tiom sekuraj kiom ili pensas.» Ĉi tiu agentejo faris enketon en 2017 pri la sekskrimulo Matthew Falder, kio okazigis la malkovron de la sud-koreia retejo.

Jong estis arestita en marto 2018, sed la sud-koreia nacia polico, anoncinte la areston, nomis lin nur «S-ro A» dum la internacia enketo. Iuj el la uzantoj de la retejo jam rekonis sian kulpon ĉe kortumo, aŭ estis kondamnitaj antaŭ la hieraŭa anonco. Laŭdire, Jong enspezis 7300 bitmonerojn kiel abonkotizoj kaj aĉetoj de videaĵoj. Ĉi-momente unu bitmonero egalas al ĉirkaŭ 8000 usonaj dolaroj aŭ 7000 euroj. La retejo laŭdire ankaŭ uzis Tor, kiu estas tavola reto farita por anonimigi la uzantojn.

La usonaj aŭtoritatoj asertis ke tiu retejo estis la plej granda infanpornografia retejo en la mondo, kaj ke pli ol dekdu aktivaj viktimoj estis savitaj. Oni trovis membrojn en pluraj usonaj ŝtatoj, ankaŭ en Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Ĉeĥio, Germanio, Irlando, Sauda Arabujo, Sud-Koreio, Hispanio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Britio. Nek la usonaj aŭtoritatoj, nek tiuj britaj publikigis kompletan liston de la 38 landoj, laŭ ili implikitaj.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Hundreds arrested for 'dark web' child porn by international task force, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).