La Parlamento de Katalunio komencas la vojon al sendependiĝo disde Hispanio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hispanujo
Wikinews-Spain-logo.svg

Pli pri Hispanujo
Ibera duoninsulo

Lundo, la 9-a de novembro 2015

La Parlamento de Katalunio aprobis deklaracion pri la komenco de la proceso pri sendependiĝo disde Hispanio. La deklaracio estis aprobita de la absoluta plimulto de la parlamentanoj: 72 voĉdonoj poraj, 63 voĉdonoj kontraŭaj kaj 0 sindetenoj. Kiel antaŭvidite, la poraj voĉdonoj venis el la du parlamentaj grupoj kiuj apogas la sendependecon de Katalunio: Junts pel Sí -JxSí- (Kunigitaj por la jeso) kaj Candidatura d'Unitat Popular -CUP- (Popol-Unueca Kandidataro). Inter la du parlamentaj grupoj sumis 72 voĉdonojn, do sufiĉe por aprobi la deklaracion.

Tuj post la voĉdonado, la parlamentanoj poraj al sendependeco stariĝis kaj aplaŭdis. Samtempe la deputitoj kontraŭaj al sendependenteco de la Partido Popular -PP- montris la flagojn de Hispanio kaj Katalunio kiel protesto kontraŭ la deklaracio. La parlamenta grupo Catalunya Sí que es Pot -CSQP-, kiuj voĉdonis kontraŭe, montris afiŝon kun la mesaĝo "referendumo", ĉar ĉi tiu grupo, malgraŭ ke ĝi voĉdonis kontraŭe al la deklaracio, petas interkonsentitan referendumon pri sendependeco.

Unu el la kernaj punktoj de la teksto estas tiu, kiu atentigas pri tio ke, nek la Parlamento nek la proceso de malkunigo disde Hispanio obeos la decidojn de la hispanaj institucioj, ĉefe la Konstitucian Tribunalon. Ankaŭ diras ke la estonta Gubernio nure plenumos la katalunan leĝaron.

La deputito kaj ĉefulo de Junts pel Sí, Raül Romeva i Rueda, deklaris:

Cquote1.svg ... Tio ĉi jam ne halteblas; se ne okazos hodiaŭ (la sendependiĝo), okazos morgaŭ. Cquote2.svg
Raül Romeva i Rueda

Reagoj de la hispania Registaro

Horon post la aprobado de la deklaracio en la kataluna Parlamento, la Prezidanto de Hispanio, Mariano Rajoy, anoncis dum ĵurnalista konferenco ke li kunvokis kunvenon de Ministroj por denunci la deklaracion pri sendependeco kaj nuligi ĝin. La kunveno okazos la venontan merkredon.

Cquote1.svg Ni ne permesos ke tio ĉi daŭrigu. Ni uzos ĉiajn rimedojn por defendi demokration. Ni uzos nur la leĝon, sed la tutan leĝon. Cquote2.svg
Mariano Rajoy




Fontoj