Milito en Montara Karabaĥo finiĝis danke al perado de Rusio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Montara Karabaĥo.

Mardo, la 10-a de novembro 2020

Kaŭkazo
Wikinews-Asia-logo.svg

Pli pri Kaŭkazo
AfrikoAmerikoAzioEŭropoOceanio


Armenio kaj Azerbajĝano kun perado de Rusio interkonsentis fini la militon en Montara Karabaĥo ekde meznokto de la 10-a de novembro. Ĝi komenciĝis de la azera ofensivo la 27-an de septembro kaj pereigis jam ĉirkaŭ 1300 armenojn. Azerbajĝano ne publikigas nombron de siaj pereintoj.

Interkonsento[redakti]

Trupoj de la 102-a rusia militbazo partoprenas paradon okaze de la 25-a datreveno de Respubliko Armenio. Erevano, 2016.

La interkonsento estis subskribita dum telekonferenco, kiun partoprenis la rusia prezidanto Vladimir Putin kaj la azera prezidanto Ilham Alijev.

Jen kompleta teksto de la deklaro.

Cquote1.svg Ni, prezidanto de Azerbajĝana Respubliko I. H. Alijev, ĉefministro de Respubliko Armenio N. V. Paŝinjan kaj prezidanto de Rusia Federacio V. V. Putin deklaris pri jeno:

1. Estas deklarata kompleta ĉesigo de pafado kaj de ĉiuj militagoj en la zono de Montaro-Karabaĥa konflikto ekde 00 horoj 00 minutoj laŭ la moskva tempo je la 10-a de novembro 2020. Azerbajĝana Respubliko kaj Respubliko Armenio, plu nomataj Flankoj, haltas sur okupataj de ili pozicioj.

2. Agdama distrikto kaj teritorioj, detenataj de la Armena Flanko en Gazaĥa distrikto de Azerbajĝana Respubliko, estas redonataj al la Azera Flanko ĝis la 20-a de novembro 2020.

3. Laŭlonge de tuŝlinio en Montara Karabaĥo kaj laŭlonge de Laĉina koridoro deplojiĝas pactrupoj de Rusia Federacio el 1960 soldatoj kun pafarmiloj, 90 kirasitaj transportiloj, 380 aŭtoj kaj specialaj teknikaĵoj.

4. Pactrupoj de Rusia Federacio deplojiĝas paralele kun forkonduko de la armenaj armitaj fortoj. Tempo de restado de pactrupoj de Rusia Federacio estas 5 jaroj kun aŭtomata longigo je pliaj 5-jaraj periodoj, se neniu el la Flankoj anoncos 6 monatojn antaŭ fino de la tempolimo intencon ĉesigi aplikon de tiu ĉi punkto.

5. Celante altiĝon de efikeco de kontrolado de plenumado fare de la Flankoj de la konflikto de interkonsentoj, deplojiĝas paccentro pri kontrolado de pafĉesigo.

6. Respubliko Armenio ĝis la 15-a de novembro 2020 redonos al Azerbajĝana Respubliko Kelbaĝaran distrikton kaj ĝis la 1-a de decembro 2020 — Laĉinan distrikton, lasante ĉe tio por si Laĉinan koridoron (larĝan 5 km), kiu ebligos ligon de Montara Karabaĥo kun Armenio kaj ĉe tio ne tuŝos la urbon Ŝuŝo.

7. Surbaze de interkonsento inter la Flankoj en proksimaj tri jaroj estos kreita plano de konstruado de nova trafika itinero laŭ Laĉina koridoro, ebliganta ligon inter Stepanakerto kaj Armenio, kun posta translokiĝo de la rusiaj pactrupoj por gardado de tiu ĉi itinero.

8. Azerbajĝana Respubliko garantias sekurecon de trafiko laŭ Laĉina koridoro de civitanoj, veturiloj kaj kargoj en ambaŭ direktoj.

9. Interne dislokitaj personoj kaj rifuĝintoj revenos al teritorio de Montara Karabaĥo kaj apudaj areoj sub kontrolo de la Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj.

10. Okazas interŝanĝo de militkaptitoj kaj aliaj detenataj personoj kaj de korpoj de pereintoj.

11. Malblokiĝas ĉiuj ekonomiaj kaj transportaj ligoj en la regiono. Respubliko Armenio ebligas trafikadon inter la okcidentaj regionoj de Azerbajĝana Respubliko kaj Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko celante organizadon de senobstakla cirkulado de civitanoj, veturiloj kaj kargoj en ambaŭ direktoj. Kontrolon de la trafikado plenumas organoj de la Limgarda servo de FSB de Rusio.

Surbaze de interkonsento inter la Flankoj estos ebligita konstruado de novaj transportaj komunikiloj, ligantaj Naĥiĉevanan Aŭtonoman Respublikon kun la okcidentaj regionoj de Azerbajĝano.

Cquote2.svg
Kiu diris

Tio signifas ke Respubliko Montara Karabaĥo plu ekzistos, sed ĝia statuso ne estas menciata, do ĝi ne ŝanĝiĝos de jure. Ĝia teritorio reduktiĝos koste de la areoj, okupitaj de la azera armeo dum la nuna milito. Inter ili estas la urbo Ŝuŝo, okupita de la azeraj trupoj hieraŭ kaj situanta 11 km for de Stepanakerto, ĉefurbo de la neagnoskita respubliko. Armenio devos redoni al Azerbajĝano teritoriojn, kiuj ne estis parto de Aŭtonoma Provinco Montara Karabaĥo, sed estis okupitaj de armenoj dum la milito en 1992-1994. Tio devos okazis de la 15-a de novembro ĝis la 1-a de decembro. Respubliko Montara Karabaĥo konservos transportan koridoron kun Armenio, sed similan koridoron ricevos ankaŭ la azera enklavo Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko, apartigita de Azerbajĝano per teritorio de Armenio. Ambaŭ koridorojn gardos rusiaj militistoj. Rifuĝintoj revenos sub kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj. Turkaj pacsoldatoj evidente ne aperos en la regiono, sed Ilham Alijev diris ke Turkio partoprenos en laboro de la kreota paccentro.

La 9-an de novembro azeraj trupoj okupis la urbon Ŝuŝo, kiu staras sur alta roko kaj altiĝas super Stepanakerto, situanta 11 km for. Dum la milito en 1992-1994 tie staris reakciaj sistemoj de salvopafado Grad (Hajlo), kiuj libere kaj rekte pripafis Stepanakerton. Perdo de la unua urbo faris la baldaŭan falon de la dua neevitebla.

Deklaro de Nikol Paŝinjan[redakti]

Armena ĉefministro Nikol Paŝinjan.

La armena ĉefministro Nikol Paŝinjan malĉeestis la subskribon, sed li estis la unua, kiu raportis pri ĝi en sia Fejsbuk-paĝo.

Cquote1.svg Karaj sampatrujanoj, fratinoj kaj fratoj. Mi faris ege kaj ege malfacilan decidon por mi kaj por ni ĉiuj.

Mi subskribis deklaron kun la prezidantoj de Rusio kaj Azerbajĝano pri ĉesigo de la Karabaĥa milito je 01:00. Teksto de la jam publikigita deklaro estas neesprimeble doloriga por mi persone kaj por nia popolo.
Mi faris tiun decidon surbaze de profunda analizo de la situacio kaj takso de homoj, kiuj plej bone ĝin konas. Tio baziĝas ankaŭ sur konvinko, ke tio estas la plej bona ebla solvo de la formiĝinta situacio. Pri ĉio ĉi mi detale rakontos en proksimaj tagoj.
Tio estas ne venko, sed ankaŭ malvenko ne estos ĝis vi ne agnoskos vin malgajnintoj. Ni neniam agnoskos nin malgajnintoj, kaj tio devas iĝi komenco de nia epoko de nacia unueco kaj renaskiĝo.
Ni devas analizi la jarojn de nia sendependeco por plani nian estontecon kaj ne ripeti erarojn de la pasinteco.
Mi genuiĝas antaŭ ĉiuj niaj martiroj. Mi genuiĝas antaŭ ĉiuj niaj soldatoj, oficiroj, generaloj, volontuloj, kiuj defendis kaj defendas la patrujon per sia vivo. Ili abnegacie savis la armenojn de Arcaĥo [armena nomo de Montara Karabaĥo].
Ni luktis ĝis la fino. Vivu Armenio!

Cquote2.svg
Nikol Paŝinjan, ĉefministro de Armenio.

Deklaro de Ilham Alijev[redakti]

Azera prezidanto Ilham Alijev.

En la oficiala retejo de la prezidanto de Azerbajĝano Ilham Alijev aperis jena deklaro:

Cquote1.svg Mi tre ĝojas, ke hodiaŭ estas starigata punkto en la afero de reguligado de la plurjara konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano, finiĝas okupacio de azeraj teroj per kunordigado de gravaj pozicioj, kiu okupis ne unu horon kaj eĉ ne unu tagon. Ni aliris al tiu reguligado, kiu, mi opinias, kongruas al interesoj de la popoloj kaj de Azerbajĝano, kaj de Armenio, kaj de la landoj de la regiono. Mi devas diri, ke milito-politika reguligado de la konflikto, kiun ni vidas nun, mi certas, kondukos al longdaŭra paco, al akordo en nia regiono kaj finos la kontraŭstaron kaj sangoverŝadon.

La armeno-azera montaro-karabaĥa konflikto estas unu el plej longdaŭraj konfliktoj en nia regiono, sur areo de Eŭrazio, kaj tio ke hodiaŭ ĝi venas al sia fino estas historia evento kaj la historia evento unuavice por la popolo de Azerbajĝano, kiu liberiĝas de plurjara okupacio. Tio estas ankaŭ venko de normoj kaj principoj de la internacia juro, plenumo de rezolucioj de Konsilio pri Sekureco de UN, kiuj restis bedaŭrinde surpapere longan tempon.

Mi dezirus esprimi al vi, Vladimir Vladimiroviĉ [Putin], dankemon pro aktiva partopreno en la afero de la reguligado kaj en antaŭaj jaroj, kaj speciale en la periodo de la varmega fazo de la konflikto. Kaj tio ke hodiaŭ tri ŝtatestroj subskribas tiun ĉi dokumenton parolas pri speciala rolo de Rusia Federacio en la reguligado de la konflikto. Kaj mi certas ke la rolo de Rusia Federacio en sekvonta agado en la regiono, inkluzive por superado de la sekvoj de la konflikto kaj normaligo de rilatoj inter Azerbajĝano kaj Armenio estos ankaŭ grava.

Mi dezirus ankaŭ esprimi dankemon hodiaŭ al la prezidanto de Turka Respubliko sinjoro Recep Tayyip Erdoğan pro lia aktiva partopreno en la afero de la politika reguligado de la konflikto kaj unu el punktoj de la hodiaŭa deklaro estas komuna pacmisio de Rusio kaj Turkio. Per tio ni kreas tute novan formaton de interagado en la regiono ne nur kadre de la reguligado de la konflikto, sed ankaŭ je estonta evoluo. Ĉar unu el la punktoj ankaŭ estas malblokado de ĉiuj transportaj komunikiloj, kio utilos por ĉiuj landoj de la regiono. Do hodiaŭ kun sento de ĝojo, sento de fiero mi subskribas tiun ĉi dokumenton, kaj mi dezirus gratuli la tutan azeran popolon pri tiu ĉi historia evento. Dankon!

Cquote2.svg
Ilham Alijev, prezidanto de Azerbajĝano.

Reago en Armenio[redakti]

Afiŝo "Ni venkos!" en Erevano, Armenio. La 2-a de oktobro 2020.

Post la deklaro de Nikol Paŝinjan en la armena ĉefurbo Erevano komenciĝis tumultoj. Centoj da protestantoj amasiĝis ĉe registarejo kaj je 2:30 (loka tempo) sturmokupis ĝin, detruante ĉion kaj kriante insultojn kontraŭ la ĉefministro. Ili serĉis lin kaj ne trovinte direktiĝis al lia rezidejo, kiun ili invadis kaj prirabis. Krome oni bategis la parlamentestron Ararat Mirzojan, kiun liaj korpogardistoj provis kaŝi en aŭto. Li estas enhospitaligita kun gravaj vundoj. Du partoprenintoj de la atako estas detenitaj.

17 opoziciaj partioj postulis eksiĝon de la ĉefministro. La Katolikoso de Armenio Garegino la 2-a alvokis la aŭtoritatojn klarigi al la loĝantaro kaŭzojn de la decido kaj esprimis certecon pri kunlaboro de la registaroj de Armenio kaj Respubliko Montara Karabaĥo.

La Ministerio pri defendo kaj la Ĝenerala Stabo de Armenio publikigis deklaron, en kiu ili alvokis ĉesigi sangoverŝadon en Montara Karabaĥo kaj diris ke kvankam batalado ankoraŭ daŭras: "Tamen ni defendas kaj devas plenumi la decidojn de la milito-politika estraro de nia lando".

Prezidanto de Armenio Armen Sarkisjan diris ke li eksciis pri la subskribita interkonsento el amaskomunikiloj.

Cquote1.svg Kiel kun la prezidanto de la respubliko bedaŭrinde kun mi ne okazis konsultado kaj diskutado pri tiu ĉi dokumento, mi ne partoprenis en iuj ajn intertraktoj. Cquote2.svg
Armen Sarkisjan, prezidanto de Armenio.

Armen Sarkisjan diris, ke tiu interkonsento devas iĝi "afero de ĉiuflankaj konsultoj kaj diskutoj", kiujn li planas iniciati plej baldaŭ.

En Interreto aperis filmeto, en kiu armenaj volontuloj troviĝantaj ĉe la frontlinio alparolas sian popolon kaj alvokas ĉesigi la tumultojn. Ili diras ke por brui en la ĉefurbo "sufiĉas virinoj" dum la viroj necesas ĉe la fronto por "defendi nian patrujon". Ili memorigas ke ili foriris al batalado ne "por ke vi detruu nian urbon".

Klarigo de Nikol Paŝinjan[redakti]

La 10-an de novembro Nikol Paŝinjan klarigis en sia Fejsbuk-paĝo kial li subskribis la dokumenton, kiun multaj konsideras kapitulaco.

Cquote1.svg Mi faris la decidon post kiam la armeo longan tempon asertis pri neceso de tia paŝo. La armeo diris, ke necesas halti, haveblas certaj problemoj por kies solvo ne videblas perspektivoj aŭ resursoj por ilia solvado estas elĉerpitaj kaj ni havas problemojn. Cquote2.svg
Nikol Paŝinjan, ĉefministro de Armenio.

Li referencis al problemoj en la armeo, rakontis pri kelkdek kazoj kiam loĝantaro malebligis al militistoj trasloki trupojn, pri problemoj pri rekrutado, pri malalta batalpreteco de rekrutoj, pri kazoj de dizertado. "Ni trafis la situacion, kiam alternativo al subskribo de la interkonsento ne ekzistis" diris Nikol Paŝinjan.

Eniro de pactrupoj[redakti]

Emblemo de la 15-a aparta motorpafista brigado (Rusio).

Ilham Alijev diris ke la mision partoprenos ankaŭ pacsoldatoj el Turkio, sed ili ne estas menciataj en la komuna deklaro. Evidente Turkio partoprenos en laboro de la kreota paccentro. Proparolantoj de la ministerioj pri eksteraj aferoj de Armenio kaj Rusio substrekis, ke en Montara Karabaĥo estos lokitaj nur rusiaj pacsoldatoj.

Matene la 10-an de novembro dek aviadiloj Iljuŝin Il-76 jam ekflugis al Armenio el la urbo Uljanovsko (Rusio). Temas pri soldatoj de la 15-a aparta motorpafista brigado. La unuaj trupoj jam direktiĝis de la urbo Goris al Montara Karabaĥo.

Paffaligo de rusia helikoptero[redakti]

La 9-an de novembro apud vilaĝo Jerasĥ (Armenio), proksime al Naĥiĉevana Aŭtonoma Respubliko estis paffaligita rusia milithelikoptero Mil Mi-24. Du pilotoj pereis, unu estis vundita. La helikoptero akompanis kolonon de la 102-a rusia militbazo, troviĝanta en Armenio ekde 1995.

Azera prezidanto Ilham Alijev telefonis al Vladimir Putin, agnoskis ke tion faris azeraj militistoj, kiuj konsideris la celon kiel armenan helikopteron, ĉar ĝi flugis en mallumo je malalta alteco, estis neatingebla por detektiloj kaj en tiu areo antaŭe ne aperis rusiaj militistoj. Li pardonpetis kaj esprimis pretecon puni respondeculojn kaj pagi rekompencon al parencoj de la viktimoj.

La Ministerio pri eksteraj aferoj de Azerbajĝano publikigis oficialan deklaron.

Cquote1.svg La azera flanko pardonpetas antaŭ la rusia flanko pro tiu ĉi tragika incidento, kiu havas hazardan karakteron kaj ne estis direktita kontraŭ la rusia flanko. Cquote2.svg
La Ministerio pri eksteraj aferoj de Azerbajĝano

Armenio estas ano de la Organizaĵo de la Kontrakto pri Kolektiva Sekureco, kies aliaj anoj (Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio) devos defendi ĝin kaze de ekstera agreso. En la urbo Gjumri troviĝas la 102-a rusia militbazo.

Antaŭhistorio[redakti]

La milito eksplodis la 27-an de septembro, kiam Azerbajĝano komencis ofensivon kontraŭ Montara Karabaĥo. Dum du semajnoj la azera armeo okupis dek setlejojn, ĉefe en la sua parto de la regiono, kiu ĝis disfalo de Sovetunio estis parto de Azerbajĝana SSR kaj estis okupita de armenaj trupoj rezulte de la milito en 1992-1994. Ambaŭ flankoj raportis pri miloj da pereintoj.

Rusio, same kiel Francio kaj Usono, plurfoje alvokis ambaŭ flankojn ĉesigi la bataladon kaj reveni al intertraktoj, sed Azerbajĝano dum longa tempo rifuzis tion, deklarante ke ĝi havas rajton liberigi sian teritorion okupitan de "armenaj invadintoj". Emmanuel Macron akuzis Azerbajĝanon je uzado de islamistaj gerilanoj, transportitaj el Sirio. Prezidanto de Azerbajĝano Ilham Alijev neis tion kaj postulis ke la franca prezidanto pardonpetu. Turkio ekde la unua konfrontiĝo en julio 2020, montris kompletan subtenon de Azerbajĝano, grandparte uzanta turkajn spavojn kaj, laŭ iuj datumoj, ankaŭ fakulojn.

Fontoj[redakti]