Malpermesatas paroli la asturian en la Ĝenerala Asembleo, estrino de la Popola Partio ĝojas pri tio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 21-a de februaro 2016

Post voĉdonado en la Ĝenerala Asembleo de Princlando Asturio (Junta General en la hispana, Xunta Xeneral en la asturia), Hispanio, estas malpermesate esprimi sin en la asturia, lingvo propra kaj indiĝena de la Princlando, por paroli en la Asembleo. Unuiĝinta Maldekstro prezentis la proponon por akcepti la asturian en la Asembleo, sed nur ili kaj Podemos voĉdonis pore. La partioj Hispana Laborista Socialista Partio, Civitanoj, Forumo kaj Popola Partio voĉdonis kontraŭe.

En pepaĵo en Twitter, la estrino de la Popola Partio en la Princlando, ĝojis kaj gratulis sin por la rezulto:

Ni sukcesis ke la kastilia estu la ununura lingvo de la parlamento en #Asturio
Mercedes Fernández, partiestro de PP en Asturio

La asturia lingvo riskas malaperi kaj estas unu el la du lingvoj en Hispanio (kune kun la aragona) kiuj ne estas agnoskataj de la registaro. Do ne ricevas helpon kaj ties uzon, kiel evidentas ĉiokaze, malpermesatas en multaj instancoj. La voĉdonado kontraŭas la Statuton pri Aŭtonomieco de la Princlando kaj la Leĝon pri Uzo kaj Protektado de la Asturia, kiuj delonge estas malobservataj de la registaroj pronvinca kaj ŝtata.

Parolantoj de la asturia kaj organizoj, inter ili Unuiĝo por la Defendo de la Lingvo (Xunda pola Defensa de la Llingua, XDLA) kaj Iniciato por la Asturia (Iniciativa pol Asturianu), protestis antaŭ la asembleo, petante la agnoskon de la asturia. La protestintoj ricevis kiel respondon al la kripetoj de "Agnoskon" (Oficialidá) fare de Fernández, kiam ŝi eliris el la Asembleo, neadon permanan.

Fontoj