Lionel Messi iĝis la unua futbalisto goli 300-foje en La Liga

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 20-a de februaro 2016

Lionel Messi dum UEFA-superpokalo.
Fonto: Олег Дубина

La futbala estelulo de FC Barcelona Lionel Messi iĝis la unua futbalisto kiu golas 300-foje en La Liga pasintmerkrede kiam li golis en la matĉo kontraŭ Sporting de Xixón en la stadiono El Molinón. Barcelono venkis al Xixón 3-1 kaj estas en la unua lojo de la ligo.

La 300-a golo okazis en la 25-a minuto de la ludo. Li golis 173-fojoj ĉe la Camp Nou kaj 128-fojoj en aliaj stadionoj de La Liga. La plej multo el ili - 21 goloj - kontraŭ la teamo Atlético de Madrid.

Antaŭ 11 jaroj, la 1-an de majo, 17-aĝa Messi golis unuafoje kontraŭ Albacete Balompié. Li atingis 100 golojn post 154 matĉoj. Pasintsezone, li superis la rekordon de Telmo Zarra kiu golis 251-foje. Li iĝis la tria ludisto de la listo de la kvin plej bonaj Eŭropaj ligoj atingi 300 golojn. El siaj 301 goloj, li golis 240-fojoj per la maldekstra piedo, 48-fojoj per la dekstra, 12-fojoj per la kapo, kaj unu per la mano imitante al Diego Maradona kaj lia "Mano de Dio".

La 5-foja gajninto de la Ballon d'Or estas ankaŭ la pleja golisto de la Superpokalo de Hispanio, Kluba Mondpokalo de FIFA kaj UEFA-superpokalo. Lia samteamano Luis Suárez ankaŭ golis 5-fojoj en la Kluba Mondpokalo.

Messi havis la ŝancon atingi la rekordon dum pasinta matĉo de La Liga, kie li povis goli per penalo, sed anstataŭ tio pasigis la pilkon al Suárez, kiu golis kontraŭ Celta de Vigo.

Rilataj Novaĵoj

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Messi becomes first player to score 300 goals in La Liga, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).