Barcelono ĉampiono de Hispanio 2014/2015

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 18-a de majo 2015

Futbala Klubo de Barcelono iĝis ĉampiono de la hispana ligo BBVA kiam ankoraŭ mankas unu ludtago. La klubo estas en la unua loko kun 93 poentoj kaj je 4 poentoj for super Reĝa Madrido post la venko hieraŭ kontraŭ Atleta Madrido 0-1. Tiu ĉi estas la unua pokalo gajnita de Barcelono sub la komandado de la asturia trejnisto Luis Enrique.

Kun Pedro Rodríguez, Lionel Messi kaj Neymar je la avano, Barcelono kontrolis tuttempe la pilkon per 77% da pilkregado je la fino de la matĉo. Oni devis atendi ĝis la minuton 65, kiam Messi, helpata de Pedro, povis goli en la pordistejo de Jan Oblak. Tiel Barcelona gajnis pro la minimuma diferenco.

Per la venko dum tiu ĉi edicio, FK Barcelono akiras sian 23-an pokalon de ligo, la 13-a dum la pasinta jarcentkvarono. Mankante ankoraŭ la lasta matĉo de ligo, la venonta 23-an de majo kontraŭ Deportivo de La Coruña, ili estas la teamo malplej venkita (4) kaj kun malpli da goloj ricevinta (19) dum la ligo. Baldaŭ Barcelono ludos kontraŭ Athletic de Bilbao dum la finalo de la Pokalo de la Reĝo la 30-an de majo, kaj kontraŭ Juventus de Torino dum la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA la 6-an de junio.

Atleta Madrido devos gajni kontraŭ Granadon por certigi al si rekte ludi en la Ligo de Ĉampionoj. La listo post la 37-a ludotago jene:

Teamo LL GL EL PL GF GK DG PTJ
1. Barcelona 37 30 3 4 108 19 +89 93
2. Real Madrid 37 29 2 6 11 25 +76 89
3. Atlético 37 23 8 6 67 29 +38 77
4. Valencia 37 21 11 5 67 30 +37 74
5. Sevilla 37 22 7 8 68 43 +25 73
6. Villarreal 37 16 12 9 48 33 15 60
7. Athletic 37 14 10 13 38 41 -3 52
8. Málaga 37 14 8 15 40 45 -5 50
9. Espanyol 37 13 10 14 45 48 -3 49
10. Rayo Vallecano 37 15 4 18 44 64 -20 49
11. Celta 37 12 12 13 44 42 2 48
12. Real Sociedad 37 10 13 14 40 49 -9 43
13. Elche 37 11 7 19 35 62 -27 40
14. Getafe 37 10 7 20 30 57 -27 37
15. Levante 37 9 9 19 34 67 -33 36
16. Granada 37 7 13 17 29 64 -35 34
17. Deportivo 17 7 13 17 33 58 -25 34
18. Eibar 37 8 8 21 31 55 -24 32
19. Almería 37 8 8 21 33 61 -28 32
20. Córdoba 37 3 11 23 22 65 -43 20

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo El FC Barcelona se proclama campeón de la Liga BBVA, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).