La argentina selektitaro estas ĉampiono de la mondpokalo de Kataro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 19-a de decembro 2022

Argentinanoj iĝis mondaj ĉampionoj en la Monda Pokalo 2022 post venki la francojn per penaloj, nun estas festoj ĉie tra la argentina teritorio.

Argentino venkis Francion per penaloj kaj iĝis monda ĉampiono post egali 3-3 (2-2 en la 90 minutoj, kaj aldonaj goloj en kromtempo). La matĉo estis ludita ĉe la Stadiono Lusail, kun la arbitracio de Symon Marciniak. En la unua duono, la rego estis de la argentinanoj sen ke la galoj povu atingi la rivalan golejon. Je 23 minutoj, post penalo, okazigita al Di Maria, Lionel Messi ekzekutis la punon kaj malfermis la poentaron, la francoj ne reagis kaj permesis al la argentinoj daŭre ataki, kaj en la 36-a minuto, Di María kompletigas ludaĵon, kiun Messi komencis, Julián Álvarez daŭris, ĉi tiu pasis al Mac Allister por doni al la Fideo (Vermiĉelo) la ŝancon goli. Du kontraŭ nulo kiu fermis la unuan duonon de la matĉo. Kun ĉi tiu rezulto, la franca teĥnikisto vetis fari du ŝanĝojn por provi igi la teamon kontraŭi la rezulton, Thuram kaj Kolo Muani eniris en la kampon 5 minutojn antaŭ la fino de la unua etapo.

Festo en Tandil, Argentino

La dua duono komenciĝis kaj en la unuaj dek minutoj vidiĝis la sama dinamiko kiel en la unua matĉero, Francio sen kontrolo de la pilko kaj Argentino serĉante goli je la tria fojo, sed en la 80-a minuto la afero ŝanĝiĝis, Kolo Muani estis faligita en la areo, kio permesis al Mbappe piedpafi kaj goli. Du minutojn poste, la strikisto mem atingis ree la golejon, li ricevis la pilko dis de Thuram kaj sendis ĝin al la fundo de la golejo per potenca piedbato. Ĉi tiel, la dua tempo estis aljuĝita, egaliĝo kiu devigis ludi la kromtempojn. Je la 109-a minuto, piedpafo de Messi devis esti reviziita, tamen la francoj, ree en malavantaĝo, ekserĉis la golon kaj je la 118-a minuto, Montiel haltigis la pilkon per sia mano en la areo kaj okazigis penalon, kiun Mbappe uzis por egaligi la matĉon ankoraŭfoje. La tempo finiĝis tiel kaj la venkonto estis decidita per penaloj. Tie, la Dibu Martínez elstare plenumis sian taskon kiam li haltigis unu el la penaloj, alia franca penalo deviiĝis dum la argentinanoj sukcesis goli kvarfoje.

Tra la argentina teritorio estas festoj por ĉi tiu titolo atingita, kiu iĝis la tria en la historio de la argentinanoj en Monda Pokalo. Ĝi estas festata en la Obelisko de Bonaero kaj en ĉiuj urboj de la eno de Argentino.

Fontoj[redakti]

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Argentina es campeón del mundo en Catar 2022, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).