Anglio iĝis ĉampiono de Eŭropo en virina futbalo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 31-a de julio 2022

Stadiono Wembley.


Futbala teamo de Anglio iĝis gajninto de la Eŭropa ĉampioneco inter virinoj. En la finala ludo la 31-an de julio en Londono kontraŭ Germanio, la anglinoj sukcesis superi kun la totalo de 2 kontraŭ 1. La venka pilko estis enpordigita dum aldona tempo.

Brita reĝino Elizabeto la 2-a gratulis la futbalistojn kaj diris, ke ilia ekzemplo kuraĝigos knabinojn kaj virinojn.

La ludon oficiale vizitis 87 192 spektantoj — tio iĝis rekordo por eŭropa futbala ĉampioneco inter kaj viroj kaj virinoj. La antaŭa rekordo estis registrita en 1964, tiam ludis viraj teamoj de Hispanio kaj Sovetunio loginte 79 mil spektantojn.

Virina futbalo iĝas pli populara kaj altiras novajn subtenantojn, diras ekspertoj.

Fontoj[redakti]