La dua plej multnombra gerilo de Kolombio deklaras armitan strikon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 19-a de februaro 2016

La Ejército de Liberación Nacional (ELN, Esperante: Armeo pri Nacia Liberigo), dua plej multenombra kaj grava gerila organizo de Kolombio, anoncis vendrede pasintsemajne tritagan armitan strikon. Ĉi tio okazas kadre de la distanciĝo de la armita grupo kun la kolombia registaro por ekigi pactraktadojn kiel la nun disvolvataj kun FARK. Pasintece, la "armita striko" rezultis en restriktoj al libera irado kaj de veturiloj kaj de personoj, kaj ankaŭ limigoj al komercado en kamparanaj areoj kie ELN ĉeestas..

Laŭ la ribelanta grupo, la decido respondas al omaĝo por la 50-jaroj de la forpaso de la gerilana sacerdoto Camilo Torres, unu el ties ĉefaj estroj, kiu mortis kiam batalis kontraŭ la registaraj fortoj. Pro ĉianonco la sociretejo Twitter forbaris la kontojn de la marksisma gerilo.

La prezidento Juan Manuel Santos akuzis ELN-on prokrasti la komencon de la pacdialogoj, kiu unua sekreta fazo komencis antaŭ du jaroj. La prezidento ankaŭ kondiĉis la daŭrigon de la pactraktadoj je la liberigo de armeano kaj civiluloj kidnapitaj.

FARK, kiu nun traktadas la ĉesigon de siaj agoj en Havano, atentigis ke la paco en Kolombio estus "nekompleta" sen la partopreno de ELN. Tamen Santos emfazis en tio ke la eventualaj pactraktadoj kun ELN estos sendependaj al tiuj de FARK.

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo La segunda guerrilla colombiana anunció un "paro armado" por 3 días, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).