La Svahila iĝos oficiala lingvo de Orienta Afriko
|
Pli pri Afriko |
Lundo, la 18-a de novembro 2013
La Svahila iĝos oficiala lingvo de la Orient-Afrika Komunumo (OAK), komunumo kiu arigas kvin landojn de Orientafriko: Burundo, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando. La aliĝ-peto de Sud-Sudano ankoraŭ ne estas akceptata.
La Svahila estas vaste parolata en Ruando kaj Burundo, kaj ĝi estas oficiala lingvo en Tanzanio kaj Kenjo, sed en Ugando ne estas tiel. Tie oni rilatigas la lingvon al diktatoroj. Ugando spertis tre fortan diktatorecon, kies soldatoj parolis ĉefe la Svahilan. Tamen la uganda registaro nun deziras, kadre de la OAK, disvastigi tiun lingvon inter la ugandanoj por pli bone komerci kun la aliaj ŝtatoj de Orienta Afriko.
La Svahila helpus la ugandajn komercistojn facile komunikiĝi kun aliaj komercistoj de Orienta Afriko [...] Nuntempe ekzistas lingva barilo inter niaj komercistoj kaj ties kolegoj kaj aĉetantoj de aliaj landoj de Orienta Afriko. | — Barbra NEKESA, ministro pri informado.
|
La Svahila ankaŭ estas parolata en la dua plej granda afrika lando: Kongo (Kinŝasa).
Fontoj
(en) «Swahili to become East Africa's official language» – The African Report, 25-a de oktobro 2013 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Afriko
- 18-a de novembro 2013
- Novembro de 2013
- 18-a de novembro
- Artikoloj kun informo de The African Report
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Orientafriko
- Ugando
- Tanzanio
- Kenjo
- Burundo
- Ruando
- Sud-Sudano
- Kongo (Kinŝasa)
- Centra Afriko
- Niĝerkonga lingvaro
- Lingvoj
- Komerco
- Ekonomio de Afriko
- Ekonomio
- Orient-Afrika Komunumo
- Etiopio