La Svahila iĝos oficiala lingvo de Orienta Afriko

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 18-a de novembro 2013

Disvastiĝa regiono de la Svahila.

La Svahila iĝos oficiala lingvo de la Orient-Afrika Komunumo (OAK), komunumo kiu arigas kvin landojn de Orientafriko: Burundo, Kenjo, Ruando, Tanzanio kaj Ugando. La aliĝ-peto de Sud-Sudano ankoraŭ ne estas akceptata.

La Svahila estas vaste parolata en Ruando kaj Burundo, kaj ĝi estas oficiala lingvo en Tanzanio kaj Kenjo, sed en Ugando ne estas tiel. Tie oni rilatigas la lingvon al diktatoroj. Ugando spertis tre fortan diktatorecon, kies soldatoj parolis ĉefe la Svahilan. Tamen la uganda registaro nun deziras, kadre de la OAK, disvastigi tiun lingvon inter la ugandanoj por pli bone komerci kun la aliaj ŝtatoj de Orienta Afriko.

La Svahila helpus la ugandajn komercistojn facile komunikiĝi kun aliaj komercistoj de Orienta Afriko [...] Nuntempe ekzistas lingva barilo inter niaj komercistoj kaj ties kolegoj kaj aĉetantoj de aliaj landoj de Orienta Afriko.
Barbra NEKESA, ministro pri informado.

La Svahila ankaŭ estas parolata en la dua plej granda afrika lando: Kongo (Kinŝasa).

Fontoj