Kolombia Registaro ĉesigas la pactraktadojn kun FARK pro forkapto de generalo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 17-a de novembro 2014

Situo de Ĉokoo en Kolombio

La kolombia prezidanto, Juan Manuel Santos, ordonis la ĉesigon de la pacaj traktadoj kun la gerila grupo FARK pro forkapto de armea generalo kaj du aliaj personoj fare de tiu armita grupo ĉi-dimanĉe.

Generalo Rubén Darío Alzate estis kaptita fare de armitaj personoj post alveno boate al kamparana loko Las Mercedes, en Ĉokoo, okcidente de Kolombio, por kontroli projekton pri civila energio.

Kune kun li estis kaptitaj la ĉefkaporalo Jorge Rodríguez kaj la advokatino Gloria Urrego, konsilanto pri specialaj projektoj de la armeo. La militisto ŝajne malrespektis la protokolon vojaĝante kiel civilulo al tiu loko, kie estas konata la ĉeesto de FARK, sen korpogardistaro.

Traktantoj de la registaro estis pretigantaj flugon al Havano (Kubo) kaj partoprenadon al nova traktada sesio kun FARK-anoj, sed prezidanto Santos nuligis la vojaĝon kelkajn horojn post la forkapto.

Ĉesas la traktadoj ĝis klariĝu (ĉio pri la forkapto) kaj tiuj personoj estu liberigataj
Juan Manuel Santos

Santos respondecigis al la 34-a fronto de FARK pri la forkapto kaj krome ordonis al la armeo fari "la necesajn operaciojn" por liberigi la kaptitojn.

La traktadoj kun FARK disvolviĝas ekde 2012 en Kubo.

Fontoj