Franca eksprezidanto Sarkozy akuzita pri asocio de krimuloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 16-a de oktobro 2020

Eksprezidanto Nicolas Sarkozy

Nicolas Sarkozy estis oficiale akuzita, fare de du juĝistoj, post kvar tagoj da pridemandado pri "starigo de asocio celanta efektivigi krimon", du jarojn post aliaj akuzoj pri korupto kaj pri kontraŭleĝa financado de balotkampanjo en la sama afero. Li riskas dek jarojn da enprizonigo nur por tiu lasta akuzo.

Unuafoje en la historio de Francio eks-prezidanto estas tiel akuzita.

Fakte la juĝistoj celas la akiron de mono de la diktatoro de Libio, Kaddafi, interŝanĝe de diplomata helpo kaj forigo de justica akuzo kontraŭ la ĉefo de la libiaj sekretservoj kaj bofrato de Muamar Kaddafi, S-ro Abdullah Senussi, respondeca pri la terorista atenco kiu mortigis la 170 pasaĝerojn de franca aviadilo en 1989.

La juĝistoj asertas, ke ili havas sufiĉe "gravajn kaj kongruajn indicojn" por akuzi la eks-prezidanton kaj aliajn komplicojn.

Sume eks-prezidanto Sarkozy nun havas kvar akuzojn en tiu afero. Li estas ankaŭ akuzita pri korupto en du aliaj aferoj.

Eks-prezidanto Nicolas Sarkozy anoncis sian "mirkonsternon" kaj reasertis sian kompletan senkulpecon.

Fontoj