Evo Morales petas laŭleĝigon de kokaofolio al UNO

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 15-a de marto 2012

Evo Morales, prezidanto de Bolivio

Evo Morales plendis pri la ĉeesto de kokaofolio en la listo de substancoj gardataj de UNO, kaj li postulis ĝian malĉeestigon de tiu listo.

En tridekminuta parolado, la bolivia prezidanto rimarkigis la indiĝenajn tradiciajn kaj medicinajn uzojn de la folio, kaj li aldonis, ke ne estas datumo, kiu diras, ke kokaofolio damaĝas aŭ homan sanon, aŭ homon. Dum sia parolado, li montris plurajn produktojn ellaboritajn el kokaofolio, ĉefe trinkaĵojn.

Ni, la produktantoj de kokaofolio, ne estas fiaj drogkomercistoj; ni, la konsumantoj, ne estas drogdependuloj.
Evo Morales (prezidanto de Bolivio)

Morales diris, ke en Bolivio la kultivado de kokao ne estas libera; tamen, estos kultivado. Li parolis ankaŭ pri la progresoj atingitaj en la batalo kontraŭ kontraŭleĝaj drogkomercistoj, sed li eksplikis, ke kontraŭleĝaj drogkomercistoj havas pli bonajn ekipaĵojn kaj teknologiajn ilojn ol la bolivia registaro. Tial, Morales petis teknologian helpon al internacia komunumo.

Argumentante, ke la Sola Konsento pri Narkotaĵoj de la UNO malpermesas maĉadon de kokaofolio, Bolivio decidis malaliĝi el tiu konsento. Je la 1-a de januaro de 2012, Bolivio petis realiĝi, sed kondiĉe, ke la konsento respektu tradician uzon de kokaofolio. Evo Morales diris, ke ĉi tiu kondiĉo ne estas facilanima ideaĉo, kiu malfortigos la konsenton. La landoj aliĝintaj al konsento havas ĝis la venonta januaro por decidi pri tio.

La Oficejo kontraŭ Drogoj kaj Krimoj de la UNO, kaj la Konsilio pri Gardado de Narkotaĵoj ne kontentas pro la sinteno de Morales, ĉar laŭ tiuj agentejoj, tia kondiĉo rompas unuecon de la regularo. Tamen, la bolivia prezidanto rimarkigis, ke multaj landoj postulis kondiĉojn en internaciaj konsentoj pri drogoj antaŭe, kaj tio ne estis problemo. Li ankaŭ demandis, kial Bolivio ne rajtas postuli kondiĉon.

Bolivio estas la tria produktanto de kokaofolio, post Kolombio kaj Peruo.


Fontoj