Eksa Panama ambasadoro ĉe OAŜ certigas ke Nicolás Maduro estas kolombiano

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 30-a de julio 2013

La prezidanto Venezuela Nicolás Maduro

Guillermo Cochez, eksa ambasadoro de Panamo ĉe Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, certigis al televid-ĵurnalo NTN24 ke la nuna Venezuela prezidanto, Nicolás Maduro, ne estas el Venezuelo denaske, sed el Kolombio. La naskiĝa atestilo kiun montris Cochez diras ke Maduro naskiĝis en Cúcuta, Kolombio.

La dokumento ankaŭ certigas ke Maduro naskiĝis la 20-an de novembro 1961 kaj estis registrata fare de siaj gepatroj Teresa de Jesús Moros kaj Nicolás Maduro García. Maduro ade certigis publike antaŭe ke lia naskiĝo okazis la 23-an de novembro 1962.

Cochez certigis ke se konfirmiĝas la praveco de la kolombia naskiĝa atestilo de Maduro, la nuna prezidanto devos esti eksigita kaj enkarcerigita pro "uzurpi postenon kiu apartenas nur al laŭnaske venezuelano" laŭ la Venezuela konstitucio. Tamen, NTN 24 certigis ke la dokumento estas falsa ĉar mankas la subskribo oficiala kaj ne estas aŭtentigita ĉe la Registrejo de Cúçuta.


Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Un exembajador de Panamá en la OEA afirma que Nicolás Maduro es colombiano, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).