Eŭropa Unio pludaŭrigas la sankciojn kontraŭ Zimbabvo kaj ties prezidento Mugabe

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 1-a de marto 2016

Eŭropa Unio pludaŭrigis je 1 jaro la sankciojn kontraŭ Zimbabvo, kiu inkludas la malpermeso vojaĝi al ties prezidento Robert Mugabe, festinta sian 92-aĝiĝon per festego, dum la cetero de la lando malsat-mortas.

Robert Mugabe, prezidanto de Zimbabvo de 1980.
Fonto: Tech. Sgt. Jeremy Lock (USAF)

La sankcioj estis pludaŭrigitaj pasintvendrede, la 26-an de februaro, fare de la Ministra Konsiliĝo de Eksteraj Aferoj de EU kaj validos ĝis la 20-a de februaro de 2017. La decido okazas de post ĉiujara reviziado de la limigaj rimedoj kontraŭ Zimbabvo, informis la Konsiliĝo. La sankcioj estos daŭre aplikataj al la prezidento de Zimbabvo, Robert Mugabe, lia edzino, Grace, kaj al entreprenoj pri defendo de la afrika lando.

Male, la rimedoj kontraŭ kvin altranguloj de la sekureca korpo estas ĉesigitaj. Krome, EU forigos de la nigra listo de sankciitoj al 78 personoj kaj 9 institucioj, kontraŭ kiuj la limigaj rimedoj kaj estis ĉesigitaj. La Unio tamen eltenas la embargon de armiloj. La decido estis publikigita en la Oficiala Ĵurnalo de la EU la 17-am de februaro, de kiam ĝi oficiale validas.

La sankcioj de EU okazis unuafoje en februaro 2002, kiam la Konsiliĝo esprimis sian "grandan maltrankviliĝon pro la situacio en Zimbabvo, ĉefe la gravaj malobservoj de la homaj rajtoj fare de la Registaro" de Mugabe, kiu de 1980 elprenis la povon en la lando.

Fontoj