Centmiloj da homoj malsatas pro sekeco en Lesoto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 21-a de decembro 2019

Vilaĝo en Lesoto, 2003

La Unuiĝintaj Nacioj urĝe petas 34 milionojn da dolaroj por havigi vivsavan subtenon dum la venontaj kvar monatoj al pli ol kvarono de miliono da homoj en Lesoto kiuj suferas pro gravaj mankoj de manĝaĵo.

La plejparte kampara lonĝantaro de tiu malgranda lando apud Sud-Afriko preskaŭ tute dependas de terkultivado por sia enspezo. La pluvoj ĉesinte, ankaŭ la rikoltoj ĉesas.

Tiu lando premiĝas de grava sekeco. La Unuiĝintaj Nacioj raportis pri duonmiliono da homoj, kvarono de la loĝantaro de Lesoto, alfrontantaj malsaton. Ĝi diras ke la ĉi-jara malbona rikolto minacas multajn vivojn kaj ke kelkaj 71 000 homoj estas nur unu paŝon for de malsatego.

La proparolanto de la Oficejo pri la kunordigo de homhelpaj aferoj, Jens Laerke, diris ke la peto de la Unuiĝintaj Nacioj celas helpi la duonon de la trafita loĝantaro postvivi tiun ĉi tiklan tempon.

«La helpoplano kaj la urĝa peto inkluzivas manĝaĵojn kaj monan helpon, provizon de pura akvo en precipaj lokoj kiel san-instalaĵoj kaj lernejoj; vakcinojn malhelpontajn la estiĝon kaj disvastiĝon de malsanoj; resanigon de akvejoj kaj preparadon de la venontan semadsezonon; nutran helpon por subnutritaj infanoj, gravedulinoj kaj homoj trafitaj de HIV», ŝi diris.

Laerke rimarkigis ankaŭ ke Lesoto tenas la duan rangon de HIV-ofteco en la tuta mondo kun 25,6 elcentoj. La donitaĵoj de la sanministerio montras kreskiĝon de kazoj de akra subnutrado. La ministerio diris ke infanoj malpli ol kvinjaraĝaj, naskontaj kaj laktantaj patrinoj, HIV-uloj kaj tuberkulozuloj estas precipe sendefendaj kontraŭ la subnutrado.

Ĉar la sekeco pli kaj pli intensiĝas, oni atendas ke la kiomo da homoj, kiuj elmigros por serĉi laboron, pliiĝos.

«Una precipa zorgo pri tiu migrado estas ke ĝi faras virinojn kaj infanojn - precipe knabinojn - sendefendajn kontraŭ seksa utiligado kaj misuzo», li diris. «Tio, per si mem abomeninda, fariĝas eĉ pli grava pro la granda ofteco de HIV ĵus menciita».

Laerke diris ke la urĝa peto inkluzivas monon por protektoprogramoj celantaj malhelpi virinojn kaj knabinojn riski sian vivon kaj bonfarton.

Fontoj