Bicikle al Nord-Koreio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 24-a de septembro 2014

La urbo Tumeno en Ĉinio simpligis la procedurojn por vojaĝi al Korea Popoldemokratia Respubliko (Nord-Koreio). Interesatoj povas akiri paspermesojn en nur unu tago. Antaŭe oni bezonis du semajnojn por akiri paspermeson el landlimaj urboj en la provincoj Ĝilino kaj Liaŭningo por vojaĝi al Nord-Koreio.

Nun, kun pasporto kaj identiga karto, turistoj povas eniri la landon ene de 24 horoj. Ankaŭ aŭtomobila stirpermesilo estas postulata por aŭtovojaĝantoj. La servo estas disponebla nur per turismaj agentejoj por grupaj turistoj.

Komence de majo biciklista grupo el Ĉinio vizitis Nord-Koreion. La grupo de 35 ĉinaj vojaĝantoj ekiris el Tumeno kaj faris tri-horan bicikladon en la urbo Nanyo (france). Ili vizitis la lokan fervojan stacion kaj statuon de Kim Il-sung, kaj gustumis lokajn manĝaĵetojn sur la komerca strato en Nanyo.

Havenurbo

Ponto super la Tumen-rivero.
Bildo de Nanyo (Nord-Koreujo) ekde Tumeno (Ĉinujo).

Tumeno estas grava fervoja arterio por la orienta provinco Ĝilino, kun trajnoj destinitaj por Ĝilinurbo, kaj por la urboj Ĉangĉuno, Ŝenjango kaj Pekino. Ĝi estas ankaŭ la plej granda havenurbo en Ĝilino. La Tumen-rivera ponto (france), administrata de Ĉinio kaj Nord-Koreio, estas la limtransirejo.

La nombro de la ĉinaj turistoj al Nord-Koreio rapide kreskis lastatempe. La turista trajno inter Tumeno kaj Ĉilbo-Monto en Nord-Koreio estis denove malfermita fine de aprilo. La itinero funkciis dum unu jaro en 2012 kaj estis suspendita por renovigo.

Nun trajno veturas unu fojon semajne dum turismaj sezonoj. La vojaĝo daŭras tri tagojn kaj kvar noktojn kaj kostas 19 000 juanojn (310 usonajn dolarojn).

Agentejo

Laŭ Zhang Weidong, kiu administras la turisman agentejon respondecan pri la trajno, en 2012 pli ol 2000 ĉinaj turistoj vizitis Nord-Koreion, kaj tiu nombro kreskos verŝajne ĝis 7000 en la kuranta jaro.

Krome You Zejun, la direktoro de la turisma buroo de Dandongo, prognozis: „En junio ĉinoj povos aŭte vojaĝi al Nord-Koreio tra Dandongo, havenurbo en Liaŭningo.”

Aldonis fotografisto de pekina vojaĝagentejo: „Nord-Koreio estas mistera celloko por multaj vojaĝantoj. Simpligo de la proceduroj por paspermeso kaj pli da transportaj elektoj certe altiros pli da homoj. Estus bonege, se la lando malfermus sian pordon al individuaj vojaĝantoj.” Homoj ricevas la permeson vojaĝi 70 kilometrojn malproksime de Hunĉuno (france), ekde la jaro 2011, kaj la distanco povos esti longigita ĝis 200 kilometroj malproksime de Dandongo por aŭtostiristoj.

Tamen, ĉiuj itineroj estos strikte monitorataj kaj aprobitaj de lokaj aŭtoritatoj, kaj vojaĝo tra la tuta lando estas verŝajne nepermesebla.

Rimarkoj

Ĉirkaŭ la haveno de Tumeno (Janbiano) disvolviĝas projekto (Greater Tumen Initiative, Grand-Tumena Iniciativo) por plibonigi la komercon inter Rusujo, Ĉinujo, Mongolujo, Nord-Koreujo, Sud-Koreujo kaj Japanujo. Vidu en la franca vikipedio :

Fontoj

Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo "Bicikle al Nord-Koreio" el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.