OUNID: Pozitiva influo de la refortiĝo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 3-a de februaro 2015

Sidejo de OUNID en Vieno

La monda industria produktado eniris la fazon de stabila kresko post longa periodo de recesio. Ĝi pligrandiĝis je 5,1 % [1] en la unua kvaronjaro de 2014, la plej alta nivelo de la pasintaj jaroj. Tion montras raporto publikigita de OUNID, la Organizo de UN por Industria Disvolvado.

La nuna kresko povas esti atribuata ĉefe al la pliboniĝanta financa stato de la industrilandoj, speciale en Eŭropo. Tamen la novaperantaj industriaj ekonomioj, escepte de Ĉinio, ĉiam ankoraŭ havas malaltan pliiĝon. Al la industrilandoj rilatas preskaŭ du trionoj de la monda produktado de aldonvaloro.

En la unua kvaronjaro de 2014 la volumeno de la industria produktado kreskis je 3,3 % en la industrilandoj kaj je 9,4 % en la evoluantaj kaj novaperantaj industriaj ekonomioj. Tamen, escepte de Ĉinio, la kresko de la produktado en la novaperantaj industriaj ekonomioj estis nur 1,4 %. La industria produktado en Ĉinio ja kreskis je 13,1 %.

La bazo de la kuranta kresko en la industrilandoj grave plivastiĝis. La industria produktado kreskis en ĉiuj branĉoj de la industrio, inkluzive de tiaj tradiciaj sektoroj kiel produktado de nutraĵoj, tekstilo kaj vestoj.

Eksporto el evolulandoj povus pligrandiĝi

La pli alta kresko de la produktado de varoj por longa uzado, ekzemple de hejmaj ekipaĵoj, elektronikaj varoj kaj veturiloj, indikas la kreskantan kredon de la konsumantoj je longdaŭra stabileco.

La produktado de maŝinoj kaj ekipaĵoj kreskis en Kanado je 6,4 %, en Japanio je 17,7 % kaj en Usono je 6 %. Malgraŭ tio la perspektivoj pri kresko de la novaperantaj industriaj ekonomioj restas moderaj. La industria produktado reduktiĝis je 1,8 % en Argentino, je 0,2 % en Brazilo kaj je 1,6 % en Barato. La ĉefaj riskoj por la refortigo de la ekonomioj en tiuj landoj rilatas al la turniĝo de kapitalfluoj kiel ekstera faktoro kaj la kresko de produktadkostoj kiel interna faktoro.

Pligrandiĝo de la eksporto el evolulandoj povus kaŭzi pliigon de ilia industria produktado. En tiu kunteksto la kuranta refortiĝo verŝajne havus pozitivan influon al la monda produktado.

Fontoj

Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo "Pozitiva influo de la refortiĝo" el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.



Rimarko

  1. Ĉiuj elcentoj komparas la unuan kvaronjaron de 2014 kun la unua de 2013; ili do montras 12-monatan evoluon. Atentu, ke „industria produktado” ne egalas al „malneta enlanda produkto”; ili havas malsamajn kalkulmetodojn.