En orbito brazila-ĉina CBERS-satelito per Longa-Marŝo-raketo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Ĵaŭdo, la 12-a de februaro 2015

Kunlaborado

Brazilo kaj Ĉinio povas celebri la rezulton de komuna sukcesa projekto en la teknologia fako, ĉar pasintdecembre estis lanĉita nova satelito post longa kunlaborado inter fakuloj el ambaŭ landoj.

Nome la 7-an de decembro 2014 en la Tajuana Satelit-lanĉa Centro per la transporta raketo Longa Marŝo (Changzheng) 4B Ĉinujo sendis la Ĉina-Brazilan Ter-Resursan Sateliton N-04 en la difinitan orbiton. Tio estis la 200-a pafo de la raket-familio Longa Marŝo. Cetere ĉi tiu raket-familio sinsekve pafis kosmoŝipojn portantajn homojn, lunajn sondilojn, navigadajn satelitojn Bejdou kaj aliajn pli ol 250 kosmoveturilojn en la spacon.

Do per Longa-Marŝo-raketo enorbitiĝis satelito konstruita de brazilanoj en la urbo São Carlos (Sanpaŭlo (ŝtato)). La multekosta projekto faciligos la observadon de Amazonio – ne hazarde ankoraŭ ofte priskribata kiel verda pulmo de la tero – kaj de aliaj strategie gravaj kamparaj kaj urbaj areoj: ĉion ĉi danke al zorga foto-dokumentado el alteco preskaŭ 800-kilometra.

Taskoj

Inter la plej gravaj taskoj komisiitaj al CBERS-4 (tiel estis nomita la nova spaca objekto) oni menciu la telekontroladon de arbara brulado kaj de la agrikultura disvolviĝo. Ekde la jaro 2010, kiam iu antaŭa satelito ĉesis funkcii, Brazilo ne havis alian, kaj pro tio oni estis devigita samcele ekspluati la servojn de eksterlandaj satelitoj. En 2013 misaĵo de la ĉina raketo kaŭzis malsukceson ĉe la lanĉo de la nova satelito kaj prokrastis la enorbitigon ĝis preskaŭ la fino de la pasinta jaro.

Kostoj

La tuta projekto starigis gravajn kontaktojn – kaj kontraktojn – inter la du landoj, dum la kostoj, kiuj atingas plurajn milionojn da dolaroj, estis egale dividitaj. Temas sendube pri bela ekzemplo de scienca kunlaborado, kiun amikaj landoj ja povas realigi.

Fontoj

Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo "Finfine en orbito brazil-ĉina satelito" el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo.
Por plia informo pri uzado kaj aliaj kondiĉoj, vidu Vikipedio:Monato.