Ĉinujo vidas plue malvarmiĝi sian ekonomion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

   Mondo > Eŭrazio > Azio > Orienta Azio > Ĉinujo > Pekino >

Vendredo, la 6-a de marto 2015

La ĉina registaro atendas, ke la ekonomia kresko ĉi-jare plue plimalfortiĝu. Tion anoncis ĵaŭde ĉefministro Li Keqiang dum la ĉiujara kunveno de la ĉina 12-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).

Ĉinujo atendas nun, ke la ekonomio ĉi-jare kresku je ĉirkaŭ 7 elcentoj. Pasintjare oni ankoraŭ parolis pri celo de 7,5 elcentoj. Tamen en 2014 la kresko de la ekonomio plimalfortiĝis ĝis 7,4 elcentoj. Tiumaniere la ekonomia antaŭenirado alvenis al la plej malalta nivelo de la pasintaj dek kvin jaroj.

Nur pasintan finon de semajno la ĉina centra banko (Ĉina Popola Banko) plimalaltigis la interezan procenton, provante doni impulson al la plimalgrandiĝinta ekonomia kresko. La krom-unu plej granda ekonomio de la mondo luktas kontraŭ la sekvoj de la malforta kresko de la monda ekonomio, malvarmiĝanta nemoveblaĵoj-merkato kaj malpli forte kreskanta industrio.

Fontoj