Armenoj kaj azeroj interbatiĝas en Moskvo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 25-a de julio 2020

Ambasadorejo de Armenio en Rusio.

Nokte de la 23-a al la 24-a de julio en Moskvo (Rusio) kelkloke okazis interbatiĝoj de armenoj kaj azeroj, kiujn paropenis kelkdek homoj. Okazis atakoj kontraŭ etnaj restoracioj kaj vendejoj, akompanataj de detruado kaj monŝtelado. Polico arestis pli ol 25 homoj. La aŭtoritatoj promesas severe puni ekstremistojn, seniginte la plej fervorajn de la rusia civitaneco kaj forpelinte el la lando por ĝis kvin jaroj.

Batiĝoj kaj bojkoto

En Marjino, sud-orientaj parto de Moskvo grupo da azeroj estis haltiganta la aŭtojn kun numerplatoj de Armenio. Ili difektis la aŭtojn, atakis la ŝoforojn kaj pasaĝerojn. Antaŭe, okazis atakoj kontraŭ la armena kafejo "Armena domo" (Армянский дом) kaj la azera restoracio "1001 noktoj" (1001 ночь). Atakintoj filmis la okazintaĵojn kaj publikigis la filmetojn en sociaj retoj. En unu videblas kiel grupo da maskitoj atakas majunulon, faligas lin kaj pidbatas kontraŭ vizaĝo, kriante: "Kies estas Karabaĥo?" En alia kvin viroj atakas la blankan auton BMW Х5, disbatas ĝin, batas la ŝoforon kaj forkuras. En la tria videblas stratvendisto, kiu kuŝas sangofluante inter frakasitaj fruktoj kaj estas piedbatata de atakintoj.

Ĉe kruciĝo de la stratoj Pererva kaj Pererva bulvardo ĉirkaŭ la 11-a nokte okazis interbatiĝo, kiun partoprenis ĝis 50 homoj. Polico, vokita de lokanoj, detenis ses azerojn kaj sep armenojn, unu el kiuj (n. 1986) estis tranĉvundita ĉe la ŝultro. Estrarano de la Unio de Armenoj de Rusio David Totojan skribis en Fejsbuko, ke lia konato estis ponardita. Poste li samloke informis, ke armenoj komencis patroli la stratojn.

La 24-an de julio reprezentantoj de la Unio de Armenoj de Rusio renkontiĝis kun estraro de lokaj administracioj de polico kaj de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (FSB). La vic-estro de la regiona FSB-administracio Andrej Jacenko promesis, ke ĉiuj kompliculoj "estos tre kaj tre severe punitaj" kaj diris ke la afero estas "persone kontrolata de la gvidantaro de la lando". Polico promesis, ke ĝi aplikos ĉiujn rimedojn "por ĉesigi iujn ajn ekstremistajn elmontrojn, ĝis senigo de la civitaneco kaj ekstradicio el Rusia Federacio". La Unio de Armenoj de Rusio alvokis la samgentanojn esti atentaj, montri racion kaj detenemon kaj ne reagi al la provokoj. La ambasadoro de Armenio en Rusio Vardan Toganjan alvokis la armenojn ne partopreni iujn ajn kunvenojn aŭ iniciatojn, ĉar "nome pri tiaj respondaj paŝoj kalkulas la agoj de la varmiganta streĉiĝon en la socio flanko". Li alvokis ankaŭ ne transloki la konflikton inter la du landoj al la "tria lando", kie loĝas reprezentantoj de ambaŭ nacioj.

Antaŭ kelkaj tagoj ambasadejo de Armenio en Rusio jam plendis al la aŭtoritatoj de la rusia ĉefurbo ke la agrikultura merkato Food City ĉesis akcepti armenajn fruktojn. Dekoj da kamionoj kun rapide putrantaj aprikotoj kaj aliaj fruktoj staris senmove dum la merkata administracio klarigis, ke ĝi ne povas enlasi ilin pro timoj rilate ilian sekurecon. Reprezentantoj de la azera diasporo diras, ke azeraj pograndaj vendistoj rifuzis aĉeti armenajn fruktojn, do tiuj mem foriris. La administracio ankaŭ petis la armenajn vendistojn forigi ĉion, sur kio videblas armenaj simboloj aŭ mencioj. La plej grandaj bazaroj en Rusio estas tradicie posedataj de azeroj, do ilia bojkoto signifas ke la armenaj nutraĵoj perdos grandan parton de la rusia merkato kaj armenaj farmistoj seniĝos je plejparto de siaj jaraj enspezoj.

Food City troviĝas en la tiel nomata Nova Moskvo kaj okupas 120 hektarojn sur kiuj vendas agrikulturaĵojn pogrande kaj pomalgrande pli ol 5000 liverantoj. Ĝi estas parto de la holdingo Kieva placo (Киевская площадь), posedata de la azeroj God Nisanov kaj Zaraĥ Alijev, enirintaj la Rangoliston Miliarduloj de la Jaro de la rusia eldono de Forbes. Parto de tiu ĉi holdingo estas ankaŭ la granda merkato Sadovod (Садовод), aĉetcentro La Eŭropa (Европейский), hotelo Ukrainio (Украина).

Kverelo tutmonda

Ambasadorejo de Azerbaĝano en Rusio.

Similaj konfliktoj inter la du diasporoj okazas tra la mondo.

La 15-an de julio ĉirkaŭ cent azeroj partoprenis senpermese organizitan manifestacion antaŭ la ambasadorejo de Azerbajĝano en Moskvo. La manifestaciantoj skandis sloganojn pri Montara Karabaĥo. Kiam polico ekdispelis ilin, unu manifestacianto atakis policanon, vundinte kaj kontuzinte lin, post kio li estis arestita.

La 21-an de julio ĝis 3000 armenoj partoprenis manifestacion antaŭ la konsulejo de Azerbajĝano en Brentwood (Los-Anĝeleso), organizitan de la Armena Nacia Komitato de Usono — Okcidenta Regiono, protestante kontraŭ la "neprovokita azerbajĝana agreso" kontraŭ Armenio. Ilin kontraŭis 70 azeraj manifestaciantoj, baritaj de la armenoj per polico, tamen malsukcesinta preventi interpuŝiĝojn, dum kiuj estis vundita ankaŭ unu policano. Sep manifestaciantoj estis vunditaj, kvar el ili hospitaligitaj. Los-Anĝeleso estas la urbo kun plej granda armena komunumo ekster Armenio, kiu nombras ĝis 500 mil homojn.

La 22-an de julio polico aplikis akvokanonojn por dispeli armenajn manifestaciantojn ĉe la ambasadorejo de Azerbajĝano en Bruselo (Belgio) kaj aresti 17 partoprenantojn. Samtage armena manifestacio en Kiŝinevo (Moldavo) alfrontis azerajn protestantojn, post kio polico devis uzi larmogason por dispeli ambaŭ grupojn. Similaj protestoj okazis ankaŭ en Hago (Nederlando),

La konflikto ekflamis surfone de la nova konfrontiĝo inter Armenio kaj Azerbajĝano, kiuj ekde la 12-a de julio pafas unu la alian ĉe landlimo. Rusio klopodas haltigi la konfrontiĝon, sed ĝis nun malsukcese. La konflikto inter la armenoj kaj la azeroj daŭras pli ol jarcenton kaj atingis la pinton post disfalo de Sovetunio, inkluzive forme de pogromoj, etnaj purigoj kaj milito en Montara Karabaĥo.

Fontoj