Amnestio Internacia kritikas la malbonan traktadon de migrantoj en Libio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 7-a de februaro 2020


Homrajtaj grupoj akre kritikas Italion pro tio, ke ĝi daŭrigis por tri pluaj jaroj interkonsenton kun Libio por faciligi la resendon de migrantoj al detencentroj. Multaj migrantoj parolis pri teruraj kondiĉoj en la tendaroj, kie oftas torturoj kaj seksatencoj.

Pli ol 40 migrantoj pereis pro aeratako kontraŭ detencentro en julio 2019. Neniu flanko ankoraŭ konfesis sian respondecon. Kreskas timoj ke migrantoj enŝoviĝos en la internan militon de Libio.

La Eŭropa Unio sendis pli ol 328 milionojn da eŭroj al Libio, plejparte per agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj, por provi haltigi la fluon de migrantoj trans Mediteraneo. Tiu mono financas la libian marbordan patrolon kun la celo malhelpi retojn de homa trafikado.

Aparte de la eŭropuniaj programoj, Italio konsentis ĉi-semajne daŭrigi por tri jaroj la interkonsenton faritan kun Tripolo en 2017. Laŭ Amnestio Internacia, la interkonsento faras Romon kunpartoprenanto en tiu malbona traktado.

La plej novaj ciferoj montras, ke la nombro de alvenintaj migrantoj falis ĝis la plej malalta nivelo depost 2013. Sed kritikuloj diras, ke tio havas grandegan koston.

«La aviadiloj de EU, trovinte endanĝerigitajn ŝipojn, sciigas la libiajn marbordajn patrolistojn, kio ebligas milicojn kapti tiujn homojn kaj resendi ilin en sklavecon kaj homan trafikadon», diris Clare Daly, irlanda deputito de la Eŭropa Parlamento. «Ni kutimas paroli pri respekto de homaj rajtoj, sed entute temas pri trompoparolado kaj hipokriteco. [...] Ni estas tiuj, kiuj kulpas pri tio».

EU diras, ke ĝi ne partoprenas en la financado de detencentroj en Libio, kaj ke ĝi celas plibonigi la kondiĉojn de migrantoj en tiu lando.

«Oni devas atendi tri pluajn jarojn de ĉemaraj kaptadoj de la libia marborda patrolo. Tri pluajn jarojn de malliberigo en tiuj teruraj detencentroj. Tri pluajn jarojn, dum kiuj Eŭropo deturnos flanken la rigardon, ŝajnigante ke ĉi tio ne okazas, nur ĉar tio helpas haltigi la migradon al Eŭropo», diris Matteo de Bellis, ĉe Amnestio Internacia.

Nuntempe la migrantoj daŭre forlasas la marbordon de Libio. La ŝipo Ocean Viking savis pli ol 400 migrantojn en nur tri tagoj pasintsemajne.

Fontoj