Amasaj arestoj de opoziciaj protestantoj en Moskvo

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 28-a de julio 2019

Polico kaj ĵurnalistoj ĉe aŭtodetenejo

La 27-an de julio 2019 en Moskvo okazis amasaj manifestacioj kontraŭ rifuzo de la urbaj aŭtoritatoj registri opoziciajn kandidatojn por balotado en la Urba Dumao, okazonta la 8-a de septembro. La aŭtoritatoj asertas ke la kandidatoj prezentis nevalidajn subskribojn de subtenantoj, do ne plenumis postulojn de la balota leĝo.

Kelkmil homoj kolektiĝis antaŭ la urbodomo en strato Tverskaja kun afiŝoj, postulantaj restarigi la justecon. La neregistritaj opoziciaj kandidatoj gvidantoj mankis, ĉar ili estis anticipe vokitaj al polico kaj detenitaj tie. La manifestacio okazis kontraŭleĝe, sen peti permeson por ĝia okazigo.

Surloke jam taĉmentoj de Rosgvardija (Rusia Gvardeo) kaj pluraj aŭtodetenejoj. La homamaso estis dividita je du partoj, elirejo el apuda metrostacio estis blokita. Polico komencis kapti homojn kaj porti al aŭtodetenejoj. Polico kondutis severe, multaj homoj estis vunditaj, vestoj ŝiritaj, fotiloj kaj telefonoj rompitaj. Poste polico raportis pri 1373 detenitoj.

La protestantoj disiĝis kaj marŝis direkte al Lubjanka kaj poste al Moskva Kremlo. Laŭvoje ili ofte alfrontis policajn ĉenojn, kiuj blokis stratojn. Detenado daŭris. En unu strateto la protestantoj sin kaŝis en ortodoksa preĝejo, kie pastroj akceptis ilin kaj preĝis kun ili pri paco.

Fontoj