97 homoj pereis en tumultoj en Etiopio post murdo de kantisto

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Sabato, la 4-a de julio 2020

Dosiero:HachaluHundessa2019.jpg
Haacaaluu Hundeessaa.

Murdo de la populara oroma kantisto kaj aktivulo Haacaaluu Hundeessaa kaŭzis amasan indignon de liaj samgentanoj kaj tumultojn en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio kaj aliaj areoj. Pereis jam 97 homoj, inkluzive kvar policanojn.

La 34-jara Haacaaluu Hundeessaa estis mortpafita en Gelan, apudurbo de Adis-Abebo je 9-30 vespere la 29-an de junio fare de nekonatulo kaj mortis post kelkaj horoj en hospitalo.

Li estis unu el plej popularaj kantistoj de la lando kaj plej fama el tiuj oromaj. Li kantis en la oroma lingvo, esprimante angoron de sia 50-miliona popolo, kiu tradicie sentas sin marĝenigita en Etiopio.

Lia unua albumo Sanyii Mootii aperis en 2009, post kio li pasigis kvin jarojn en malliberejo pro sia politika aktivado. En prizono li verkis siajn plej popularajn kantojn. Post liberiĝo en 2013 li turneis tra Usono, kie li registris la duan albumon Waa'ee Keenyaa, kiu iĝis la plej populara afrika albumo ĉe Amazon. En 2015 li reagis al amasaj elhejmiĝoj en Adis-Abebo per la kanto Maalan Jira? (Kio estas mia sorto?), kiu furoris kaj iĝis la himno de protestantoj. Ĝi kolektis pli ol tri milionojn da spektoj ĉe Jutubo. En 2017 li denove furoris kun la kanto Jirra (Ni estas ĉi tie), kiu speciale popularis ĉe la oroma junularo. En decembro 2017 li koncertis en la ĉefurbo, kolektante monon por forpelitaj oromaj familioj. Sekvis dujaraj amasaj protestoj tra Oromio kaj ekster ĝi, dum kiuj 30 mil homoj estis arestitaj.

Haacaaluu Hundeessaa ludis gravan rolon en la protestoj de la oromoj, kiuj faligis en februaro 2018 la tiaman registaron de Hailemariam Desalegn kaj enpostenigis kiel ĉefministron Abiy Ahmed, kies patro estas oromo. La nova ĉefministro liberigis politikajn prizonulojn kaj forigis malpermeson de pluraj partioj, promesinte honestajn balotojn.

La 2-an de julio Haacaaluu Hundeessaa estis entombigita ĉe preĝejo en sia denaska urbeto Ambo, ĉirkaŭ 100 km okcidente de la ĉefurbo. Sekvis tumultoj, dum kiuj en tri tagoj pereis 97 homoj — de la manoj de sekurecfortoj aŭ en interetnaj konfrontiĝoj. Multaj publikaj kaj privataj posedaĵoj estis damaĝitaj aŭ disrabitaj, veturiloj bruligitaj. Bandoj kun maĉetoj kaj bastonoj enmane teroris la stratojn de la ĉefurbo. Okazis kelkaj eksplodoj, mortigintaj hazardajn civilulojn.

La ĉefministro Abiy Ahmed nomis la murdon de la kantisto kaj sekvintajn eventojn "koordinitaj provoj" malstabiligi situacion en la lando, sen indiki pri kiuj suspektitaj komplotuloj temas. Antaŭjare li ricevis la Nobelpremion pri paco, precipe pro siaj sukcesoj je solvado de plurjara landlima konflikto kun Eritreo.

Ĝis nun kadre de la murdoenketado estis arestitaj kvin homoj. Aŭtoritatoj malferme akuzas pri la murdo separistojn el la Fronto de Liberigo de la Oromoj kaj la Liberiga Fronto de la Tigrajoj.

La 3-an de junio okazis certa trankviliĝo en la ĉefurbo, multaj vendejoj kaj oficejoj remalfermiĝis, sed Interreto plu estas malŝaltita jam la kvaran tagon en la tuta Etiopio.

La murdita kantisto postlasis edzinon kaj du infanojn.

Fontoj