Ĉefpaĝo/Dua paĝo, 2013

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto



Miĥail Ĥodorkovskij estis liberigita kaj forlasis Rusion

Miĥail Ĥodorkovskij estis liberigita kaj forlasis Rusion
20-a de decembro 2013. En vendredo, la 20-an de decembro 2013 Miĥail Ĥodorkovskij, fama rusa komercisto, eksa nafta oligarĥo kaj kritikanto de la reĝimo de rusa prezidanto Vladimir Putin estis liberigita post 10 jaroj da mallibero.




Forpasis Nelson Mandela

Forpasis Nelson Mandela
7-a de decembro 2013. La prezidanto de Sud-Afriko anoncis la forpason de la 95-aĝa eksprezidanto kaj Nobel-premiito pri paco, Nelson Mandela en lia domo.




Usono: Obama estis informita pri operacioj de spionado

1-a de novembro 2013. Al prezidanto usona, Barack Obama, vere estis alsenditaj la raportoj pri la operacioj de espionado. Keith Alexander, ĉefo de la Agentejo pri Nacia Sekureco (NSA), neis antaŭ la Komisiono pri Espionado de la Usona Senato ke la Agentejo estus agita je sia propra konto. Li precizigis ke li agis konsentite de siaj superuloj. Laŭ la veteranoj de sekretaj servoj estas absurde pensi ke Obama ne estis informita pri subaŭskultado de la poŝtelefono de Angela Merkel.




Sukcese okazis homa ĉeno en Katalunio

Sukcese okazis homa ĉeno en Katalunio
13-a de septembro 2013. La Kataluna Vojo ankaŭ nomata la Kataluna Vojo por la Sendependeco okazis sukcese pasintmerkrede. Pli ol 1.6 milionoj da personoj kunigis la manojn de Nordkatalunio (Francio) ĝis Valencilando (Hispanio).




Tokio okazigos la Somerajn Olimpiajn Ludojn de 2020

7-a de septembro 2013. La japana ĉefurbo, Tokio gastigos la Somerajn Olimpiajn Ludojn. Tiel anoncis la Prezidanto de la Internacia Olimpia Komitato (COI) dum la 125-a seanco de COI. Tokio venkis Istanbulon, kiu siavice venkis Madridon dum malegaliĝo je 49 kontraŭ 45.




Sezonoj publikigas represon de la dua eldono de La Hobito

7-a de junio 2013. La rusa eldonejo Sezonoj ĵus publikigis represon de la dua eldono de La Hobito, mondkonata verko de J.R.R. TOLKIEN, kadre de la naŭa volumo de la libroserio Mondliteraturo. Tradukita de Christopher J. Gledhill kaj William Auld (nur la poemoj), La Hobito aperis unuafoje en Esperantujo dum 2000 kaj reaperis en 2005, ambaŭokaze rapide vendiĝis, kaj nun reaperas kun etaj komposteraroj korektitaj.






La nova itala registaro estas aprobita

La nova itala registaro estas aprobita
30-a de aprilo 2013. La nova registaro de Italujo, estrata de Enrico LETTA, gajnis la aprobon de la Parlamento la 30-an de aprilo.
Enrico LETTA, kiu naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1966 en Pizo (Italujo), estas itala politikisto kaj ekde la 28-an de aprilo 2013 la nuna ĉefministro de Italujo. Li ankaŭ estas . . .




Nicolás Maduro estas elektata kiel Prezidanto de Venezuelo

Nicolás Maduro estas elektata kiel Prezidanto de Venezuelo
16-a de aprilo 2013. La Nacia Konsilo pri Elektado de Venezuelo deklaris la 14-a de aprilo ke la kandidato al la prezidanteco Nicolás Maduro venkis la prezidantecan voĉdonadon per 50,66% de la voĉdonoj.




DCRI minacas administranton de Vikipedio pro forigi artikolon

DCRI minacas administranton de Vikipedio pro forigi artikolon
7-a de aprilo 2013. La "Direction centrale du Renseignement intérieur" (DCRI), la internafera informservo de Francujo, obtenis de bonvola kontribuanto al franclingva Vikipedio ke li forigu artikolon kies enhavo minacus sekreton de nacia defendo.




Forpasis la venezuela Prezidanto Hugo Chavéz

Forpasis la venezuela Prezidanto Hugo Chavéz
5-a de marto 2013. La venezuela Vicprezidanto Nicolas Maduro anoncis per nacia televid-kanalo la forpason de la venezuela prezidanto, Hugo Chávez, 58-jaraĝa. Hugo Chávez suferis de kancero kaj estis operaciita en Kubo antaŭ ĉ. unu monato por provi forigi ĝin.




La papo Benedikto la 16-a rezignas pri sia papeco

La papo Benedikto la 16-a rezignas pri sia papeco
11-a de februaro 2013. La papo Benedikto la 16-a anoncis latinlingve ĉe la Vatikano ke li rezignos kiel papo la venonta 28-a de februaro. Ŝajnas ke li rezignas pro sanaj kialoj. Benedikto la 16-a iĝis papo en 2005 post la morto de Johano Paŭlo la 2-a. La lasta papo kiu rezignis pri sia papeco estis Gregorio la 12-a en 1415.




Japanujo : la japana ministro de Financoj petas de la maljunuloj ke ili forpasu rapide

Japanujo : la japana ministro de Financoj petas de la maljunuloj ke ili forpasu rapide
2-a de februaro 2013. La japana ministro de Financoj petas de la maljunuloj ke ili forpasu rapide, cele al redukto de la elspezoj pri sano.
Aso Taro (麻生 太郎, 20-a de septembro 1940), vic-ĉefministro de Financoj kaj eksa ĉefministro, estis devigita pardonpeti tial ke li invitis la maljunulojn al forpaso, kaj rapide.