Esperanto-aranĝoj en junio 2013

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 28-a de majo 2013

7 - 10. junio,
Skotlando
108-a (!) Skota Kongreso de Esperanto en Linlithgow, Skotlando (inter Glasgow kaj Edinburgh). Partoprenu la plej altan kongresnombron en Esperantio en agrabla etoso, kun bunta programo. Inf.: David Hannah, Tigh na Cnoc, Ardgay Hill, Ardgay, Sutherland IV24 3DH, Skotlando. Tel.: +44 (0) 1863 766061. Rete: dhannah559@hotmail.com
8 - 9. junio,
Ĉehio
Muzea Nokto en Esperanto-Muzeo en Svitavy, Ĉehio. Inaŭguro de la nova ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" kun riĉa akompana kultura kaj kleriga programo, partopreno en programo de la apuda Urba Muzeo kaj Galerio, urbotrarigardo de Svitavy, dimanĉe duontaga busekskurso al la renesanca kastelo en Moravská Třebová aŭ ekskurso laŭ individua prefero (Litomyšl, Polička. k.a.). Inf.: muzeagrupo@esperanto.cz
11 - 14. junio,
Francio
Japanaj tagoj Kun HORI Jasuo kaj Toshinobu Arai. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete: informoj@kvinpetalo.org
11 - 22. junio,
Pollando
35-a ĈEP - Ĉebalta Esperantista Printempo komuna ripozado en Mielno. La programo grandparte dependas de Viaj proponoj, de tio kion vi volas al ni prezenti. Ni planas distraĵojn, kursojn, komunan kantadon kaj dancadon, prelegojn kaj sunbruniĝon ĉe marbordo. Inf.: Pola Esperanto-Asocio - Filio en Gliwice, Stanislaw Mandrak, staman@ka.onet.pl
14 - 16. junio,
Hungario
12-a politika diskuto ĉe Balatono, internacia seminario pri lingvaj problemoj. Bonvenas politikemaj civitanoj por diskuti pri aktualaj politikaj temoj kaj la komunikad-problemo en la EU pro la manko de demokrate komuna lingvo. Aktivuloj de la internacia partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) raportos pri siaj laboroj kaj spertoj. Senkosta loĝado kaj sen partoprenkotizo, por ĝis 20 personoj en la domo! Inf.: Mackó Jenő, HU-8226 Alsóörs, Honvéd u. 20, Hungario, rete: eumacko@aol.com, tel: +36-20-3163619
14 - 16. junio,
Norvegio
Landa kongreso en Oslo, Norvegio. Inf.: Norvega Esperanto-Ligo, Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo, Norvegio. Rete: oficejo@esperanto.no
15 - 22. junio,
Francio
Junia staĝo de Franca Fervojista E-Asocio en la urbo Chamonix ĉe la Blanka Monto, Francio. Staĝo en 3 niveloj kun marŝado en la valo de Chamonix. Inf.: Fervojista sekcio en Lyon, Pascale Voldoire, allée du Coteau, FR-69530 Brignais, Francio. Rete: pascale.voldoire@lvman.net
21 - 23. junio,
Hispanio
Valencia Esperanto-Renkontiĝo en Oliva (Valencio), Hispanio. Ĉi tio estas kion volis la homoj, kaj ĉi tio estas kion ili havos: ŝanĝon, grandan ŝanĝon. Ne plu paroladojn, komencis la faktoj, komencante per la reformo de la Valencia Esperanto-Renkontiĝo en 2013. Inf.: Oliva Esperanto-Klub' esperanto_oliva@hotmail.com, skajpe: EsperantoVal
22. junio,
Ĉehio
Malgranda germana-ĉeha renkontiĝo en Usti nad Labem, Ĉehio. Rendevuo je la 12-a horo ĉe la ĉefstacidomo Usti nad Labem, poste komuna ekskurso al ruino Strekov, tagmanĝo, babilado, kafpaŭzo, fino ĉ. je la 17-a horo. Inf: Esperanto-grupo, Halle/Saale, Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio. Rete: HajoGunkel@t-online.de, tel.: +49-0170-1926546 (mobila)
22. junio,
Brazilo
SUMIRE - Sudminasa Renkontiĝo de Esperanto en Poços de Caldas, Brazilo. Inf.: EAP - Asocio Zamenhof, Fabjo Silva - Pietro von Herts, rete: esperanton@gmail.com
23. junio,
Francio
Koncerto de Interkant': Karmen en la Kulturcentro Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Inf. Kvinpetalo, Esperanto-Centro, 4 rue de Bureau, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel.: +33(0)549034314, rete. informoj@kvinpetalo.org
26. junio - 5. julio,
Usono
NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro en Raleigh, Norda Karolino. Internacia teamo de instruistoj (I. Ertl, D. Roff, L. Miller kaj H. Firooznia provizas plej intensan mergiĝon en Esperantan medion. Inf.: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, USA. Tel.: +1-360-754-4563, Rete: eddyellen@aol.com
28 - 30. junio,
Pollando
33-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Łodz, centra Pollando. Ĉeftemo: vivo kaj agado de fama pola poeto kaj esperantisto Julian Tuwim. Ni rekomendas bonkvalitan malmultekostan tranokton en hotelo tuj apud kongresejo. Inf.: LKK, Robert Kamiński, ul. Kwiatowa 1, Łódz, PL-94-227 Pollando. Rete: rk-lodzo@poczta.wp.pl
29. junio - 3. julio,
Bulgario
Apliko de Esperanto en la Profesia Agado, Simpozio AEPA en Karlovo, Bulgario. Internacia seminario kun diversaj sciencaj kaj fakaj prelegoj kunligitaj kun la profesia agado de la partoprenonto. Inf.: Boĵidar Stefanov Leonov, pk 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Rete: leonov@rozabg.com, tel: +359-88-5056469
29. junio - 8. julio,
Danio
Roskilde Festivalo 2013 en Roskilde, Danio. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo kun ĉ. 110.000 partoprenantoj, inter ili ĉirkaŭ cent (espereble) esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno kaj tendojn
30. junio - 7. julio,
Hungario
3. Internacia Junulara Lingvotendaro en Nyíregyháza, Hungario. – Inf.: Verda Stelo Eszperantó Társaság, HU-4400 Nyíregyháza, Dózsa Gy. u 14. 2/8, rete: enimyster@gmail.com


Vidu ankaŭ esperantoland renkontiĝoj.


Fontoj