Miĥail Ĥodorkovskij estis liberigita kaj forlasis Rusion

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 20-a de decembro 2013


Miĥail Ĥodorkovskij

En vendredo, la 20-an de decembro 2013 Miĥail Ĥodorkovskij, fama rusa komercisto, eksa nafta oligarĥo kaj kritikanto de la reĝimo de rusa prezidanto Vladimir Putin estis liberigita post 10 jaroj de mallibero. Li forlasis la puntendaron en la urbo Segeĵa (Karelio) kaj forflugis al Germanio, kie en Berlino lia patrino spertas kuracadon pro onkologia malsano. La liberigo iĝis ebla post kiam samtage prezidanto Putin subskribis la ukazon pri la amnestio rilate tiun prizonulon.

Jen plena teksto de la ukazo:

Gvidata de la principoj de humanismo, mi decidas:

1. Amnestii kondamniton Ĥodorkovskij Miĥail Borisoviĉ, naskiĝintan en 1963 en Moskvo, liberiginte lin de la plua plenumo de la kondamno forme de malliberigo.

2. Ĉi ukazo validas ekde la tago de ĝia subskribo.


Vladimir Putin

Advokato de la liberiĝinto Vadim Kluvgant diris, ke li havas “la oficialan konfirmon de la puntendara estraro, ke Miĥail Borisoviĉ estis liberigita kaj forlasis la puntendaron”, sed aldonis, ke li ankoraŭ ne scias, kien iros Ĥodorkovskij post la liberiĝo.

Pri baldaŭa amnestio de la oligarĥo Vladimir Putin deklaris antaŭtage, post sia gazetara konferenco la 19-an de decembro. Li diris, ke Miĥail Ĥodorkovskij turnis sin al li kun amnestipeto, klarigante tion per la malbona sanstato de sia patrino.

Jen plena teksto de tiu dialogo:

Demando: Vladimir Vladimiroviĉ, ĉe ni dum jaro jam okazis du amnestioj. Sed kio okazos al Ĥodorkovskij: ĉu li plu restos malliberigita?

Vladimir Putin: Lastatempe ĉe ni okazis deko da amnestioj. Rilate Ĥodorkovskij, vi scias, mi jam diris pri tio, Miĥail Borisoviĉ devis laŭ leĝo skribi certan dokumenton – amnestipeton. Li tion ne faris.

Sed tre antaŭnelonge li skribis tiun dokumenton kaj turnis sin al mi kun la amnestipeto. Li jam pasigis en malliberejoj pli ol 10 jarojn, tio estas serioza puno. Li referencas al cirkonstancoj de humanisma karaktero: lia patrino malsanas. Mi opinias, ke konsiderante ĉiujn ĉi cirkonstancojn, oni povas fari respektivan decidon kaj proksimtempe estos subskribita la ukazo pri lia amnestio.


Vladimir Putin

Miĥail Ĥodorkovskij troviĝis en malliberejoj ekde sia aresto la 25-an de oktobro 2003, kiam li estis akuzita en pluraj financaj krimoj kaj poste kondamnita pro tio al 9 jaroj da malliberigo (poste la puntempo estis reduktita al 8 jaroj). En 2010 li estis denove kondamnita al pliaj 14 jaroj, sed konsiderante 10 jarojn jam pasigitajn en malliberejoj li devis liberiĝi en aŭgusto 2014. Marina Ĥodorkovskij, patrino de la liberigito, diris, ke ŝi nenion sciis pri lia amnestipeto, sed tute subtenas tiun agon.

Multaj homoj, inkluzive politikistojn kaj politikajn gravulojn tra la mondo, konsideris lian malliberigon kaj postan bankrotigon de lia naftokonzerno JUKOS parto de la politika lukto kies celo estis forigi la politikan oponanton de Vladimir Putin kaj detrui lian financan bazon.

La informon pri la liberigo de Miĥail Ĥodorkovskij multaj konsideras parto de la plibonigado de la bildo de Rusio antaŭ la Olimpikaj ludoj, kiuj komenciĝos en Soĉio la 7-an de februaro 2014.

La 20-an de decembro la ĵurnalo Kommersant publikigis artikolon, en kiu surbaze de nenomataj informfontoj ĝi asertas, ke antaŭ la liberigo Miĥail Ĥodorkovskij renkontiĝis kun kunlaborantoj de sekretaj servoj, kiuj informis lin pri la pretiĝontaj novaj akuzoj kontraŭ li kaj pri la malsano de lia patrino. La renkontiĝo okazis sen advokatoj de Ĥodorkovskij. La 10-an de decembro la Enketa departamento de la Ministerio pri internaj aferoj de Rusio sciigis, ke ĝi okupiĝas pri enketado de la tria akuzo kontraŭ JUKOS kaj ties posedantoj, inkluzive Miĥail Ĥodorkovskij. Ĉi-kaze temis pri monlavado eksterlande de 10 miliardoj de dolaroj, kiujn laŭ tiu anonco Ĥodorkovskij kaj liaj kunuloj ŝtelis en Rusio.

Gazetistoj rimarkis, ke la liberigo de Miĥail Ĥodorkovskij okazis en la Tago de la kunlaborantoj de la ŝtataj sekretaj servoj de Rusio, ekde 1995 festata ĉiujare la 20-an de decembro.

Fontoj