Forpasis la venezuela Prezidanto Hugo Chavéz

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 5-a de marto 2013

Hugo Chavez dum lia vizito al Brazilo.

La Venezuela Vicprezidanto Nicolas Maduro anoncis per nacia televid-kanalo la forpason de la Venezuela prezidanto, Hugo Chávez, 58-jaraĝa. Hugo Chávez suferis de kancero kaj estis operaciita en Kubo antaŭ ĉ. unu monato por provi forigi ĝin.

Laŭ Maduro, la Prezidanto forpasis je la 4:47 vespere ĉe la Milita Hospitalo en Karakaso. Miloj da personoj eliris al la stratoj post la anonco kiel elmontro funebra pro la morto de la Prezidanto. Hugo Chávez estis Prezidanto de Venezuelo ekde la 2-a de februaro 1999 kaj reakiris la regadon de la nacio post la sensukcesa ŝtatrenverso fare de kelkaj ribelantaj militistoj en aprilo 2002.

Diosdado Cabello Rondón, Prezidanto de la Venezuela kongreso, estas nun la Provizora Prezidento de la lando ĝis kiam la venezuelanoj elektu novan Prezidanton per okazonta voĉdonado je maksimume 30 tagoj.

La registaroj de Meksiko, Argentino, Ĉilio, Kostariko, Peruo kaj Ekvadoro esprimis siajn bedaŭron pro la forpaso de Chávez.

Fontoj