Amasa surstrata protesto en Londono petas la rezignon de David Cameron
Dimanĉo, la 10-a de aprilo 2016
Miloj marŝis surstrate en Londono okaze de la impostparadiza skandalo de la ĉefministro David Cameron, rivelitaj kadre de la tralikiĝoj de Panamaj Paperoj.
La protestoj ekis proksime de la 11:00 atm laŭ loka horo (UTC+1) sur Whitehall antaŭ la police gardata enirejo al Downing Street, la oficiala rezidejo de la ĉefministro. Ĵuse post la 11:00, protestintoj blokis la trafikon en la norda parto de Whitehall. Je la 11:20, la polico petis la protestantojn retroiri ree en la trotuaron, dirante ke necesis ekvilibri la rajton protesti al la rajto libere cirkuli veturile. Ĉirkaŭ la 11:29, la protesto ekiris laŭ, pasante Placon Trafalgar, ĝis Kinsway, kie la Konservisma Partio estis okazigante sian Printempan Forumon en la hotelo Grand Connaught Rooms.
La protestoj estis organizataj de post la malkaŝo ke David Caeron profitis de impostparadizaj investoj de sia patro, Ian, aranĝitaj de Mossack Fonseca.
Rilataj novaĵoj
- “Ĉefministro de Islando rezignas sian postenon pro rilatoj al Panamaj Paperoj”. Vikinovaĵoj, 8-a de aprilo 2016.
- “Malkaŝitaj dokumentoj pri impostparadizo”. Vikinovaĵoj, 5-a de aprilo 2016.
Fontoj
Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Thousands march in London calling for David Cameron's resignation over tax affairs, el angla Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).
(angla) Zoah Hedges-Stocks «Protesters descend on Downing Street for ‘Resign Cameron’ protest» – London 24, 09-04-2016 (arkivita [ ]) (angla) Jessica Haworth «David Cameron protest: Live updates as thousands call for PM's resignation after Panama Papers scandal» – Daily Mirror, 09-04-2016 (arkivita [ ]) (angla) Lizzie Dearden «David Cameron protest: More than a thousand protesters to descend on Downing Street over PM's offshore links» – The Independent, 08-04-2016 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- Eŭropa Unio
- 10-a de aprilo 2016
- Aprilo de 2016
- 10-a de aprilo
- Artikoloj kun informo de London 24
- Artikoloj kun informo de Daily Mirror
- Artikoloj kun informo de The Independent
- Originalaj raportaĵoj
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Politiko
- Anglujo
- Britujo
- Londono
- Eŭropo
- Fraŭdo pri imposto
- Korupto
- David Cameron