İmamoğlu estas reelektita dum la lokaj elektoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Dimanĉo, la 23-a de junio 2019

La turka politikisto Ekrem İmamoğlu festas duoblan venkon. Jam dum la unuaj lokaj elektoj en marto de ĉi tiu jaro, li ricevis 24 000 voĉojn pli ol lia konkuranto Binali Yıldırım de la partio AKP. Sukcese, li transprenis la postenon kiel urbestro de Istanbulo.

La decido pri reelektoj en Istanbulo estas por multe da eŭropanoj nekomprenebla. Tial estas nun la ĝusta momento fini diskutojn pri la turka aliĝpeto al la Eŭropa Unio. Turkujo ne povas esti membro de la Eŭropa Unio.
Manfred Weber, germana membro de la Eŭropa Parlamento

Tamen, post plendo de la AKP, ĉi tiu elekto estis nuligita. En Turkio, sed ankaŭ eksterlande, tiu decido estis polemike diskutita. Precipe la Eŭropa Unio konsideris la ripeton "kontraŭ la libereco de elekto". Laŭ la Eŭropa Unio la AKP akceptu la voĉdonojn kaj la malvenkon.

Nun, la 24-an de junio, okazis la reelektoj kaj İmamoğlu denove ricevis la plejmulton. Finfine la AKP akceptas sian malvenkon. Ĝi estas la unua fojo post 25 jaroj, kiam la AKP ne venkis dum la elektoj en Istanbulo. La venkisto, İmamoğlu, jam fiere rakontas pri siaj novaj planoj kaj celoj kiel urbestro. En sia venkista parolado, li promesis modernigi Istanbulon kaj certigi tutan egalecon por ĉiuj civitanoj.

Ekrem İmamoğlu venkis la elektojn
Ni malfermas novan paĝon de Istanbulo. Sur ĉi tiu paĝo ekzistos ĵusteco, egaleco kaj amo. Sinjoro prezidento, mi pretas kunlabori kun vi en harmonio
Ekrem İmamoğlu, urbestro de Istanbulo

Fontoj