Ĉefministro de Islando rezignas sian postenon pro rilatoj al Panamaj Paperoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Sigmundur David Gunnlaugsson en 2013. Image: Patriot8790/Flickr

Vendredo, la 8-a de aprilo 2016

La ĉefministro de Islando, Sigmundur David Gunnlaugsson, pro rilatoj kun la kazo pri impostparadizoj konata kiel Panamaj Paperoj, rezignis sian postenon.

La ĉefministro petis rajtigon al prezidanto de la lando, Olafur Ragnar Grimsson, por disigi la parlamenton, kion Grimsson rifuzis.

La kazo de Panamaj Paperoj montris ke Gunnlaugsson kune kun sia edzino fondis la kompanion offshore Wintris, al kiu oni kulpas pro la bankrotoj de la islandaj bankoj dum la ekonomia krizo kiu ekis en 2008, Gunnlaugsson estus kaŝinta tiun monon en la tri ĉefaj bankoj de la norda lando.

Fine, lia politika partio estis kiu anoncis la rezignon de la islanda ĉefministro.

Rilataj novaĵoj

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Renuncia el primer ministro de Islandia tras vínculos con Panamá Papers, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).