Ĉinio kompletigis sian tergloban navigadan satelitan sistemon

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 23-a de junio 2020

Orbito de Beidou-3.

La 23-an de junio je 9:43 Ĉinio sukcese lanĉis sateliton Beidou-3, kompletiginte kreadon de la propra tergloba navigada satelita sistemo (TNSS) Beidou. Nun ĝi kovras la tutan surfacon de la Tero, garantiante ene de Azio kaj la Pacifiko unikan precizecon ĝis 10 cm (GPS — ĝis 30 cm). La satelito estis sendita al kosmo per raketo Longa Marŝo — 3B el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro (Siĉuano).

La projekto estis iniciita en 1994, ĝia realigo komenciĝis en 2000 kaj finiĝis duonjaron pli frue ol planite. Dum la unua etapo estis kovrita la teritorio de Ĉinio, dum la dua — Azio kaj la Pacifiko, kaj la tria etapo kovris la tutan planedon. 44 lanĉoj estis plenumitaj per raketoj Longa Marŝo — 3A, liverinte al kosmo kvar eksperimentajn satelitojn BDS-1 kaj 55 konstelaciajn satelitojn BDS-2 kaj BDS-3. Kreado de la konstelacia sistemo komenciĝis en 2017, post kio en 2,5 jaroj estis plenumitaj 18 lanĉoj. Laŭ neoficialaj datumoj, la programo kostis al Ĉinio ĉirkaŭ 10 miliardojn da dolaroj.

La propra TNSS ebligos al Ĉinio kontentigi siajn bezonojn sendepende de la usona GNS kaj aliaj sistemoj kiel Galileo de Eŭropa Unio kaj GLONASS de Rusio. En 2013 Tajlando kaj Pakistano iĝis la unuaj landoj krom Ĉinio kie ekfunkciis Beidou. En Ĉinio mem en 2019 jam pli ol 70% de la movtelefonoj estis konektitaj al tiu ĉi sistemo, inkluzive modelojn produktitajn de Huawei, Oppo, Xiaomi, Vivo and Samsung. Nun ĝi jam estas uzata en duono de la landoj de la mondo.

Sekva etapo de la evoluigo de la sistemo devos finiĝi en 2035. La satelitoj kaj misiloj estis kreitaj de la Ĉina Akademio pri Kosma Teknologio kaj la Ĉina Akademio pri Lanĉila Teknologio.   

Fontoj