Voĉdono en Pollando ne prokrastita

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Merkredo, la 25-a de marto 2020

Palaco de Prezidanto en Varsovio

La prezidanta baloto en Pollando laŭ la konstitucio devos okazi la 10-an de majo. Intertempe, 24-an de marto la ĉefministro de la pola registaro, Mateusz Morawiecki, anoncis novajn limigojn, inter aliaj malpermeson elhejmiĝi, de publikaj kunvenoj pli grandaj ol du homoj, limigojn en nombro de pasaĝeroj en aŭtobusoj kaj vagonaroj.

Malgraŭ tio, la reganta partio „Prawo i Sprawiedliwość“ (Leĝo kaj Justeco) anoncis fare de sia prezidanto, Jarosław Kaczyński, ke ĝis nun ekzistas neniu kaŭzo, pro kiu la voĉdono povus esti prokrastita. Laŭ la konstitucio, oni povas prokrasti voĉcdonon nur post kiam oni enkondukos la krizostaton en la tuta lando antaŭe. Intertempe la pola registaro anoncis nur nekonstitucian „staton de epidemio“.

Nuntempe ses kandidatoj deklaris partoprenon en la voĉdono: inter ili la nuntempa prezidanto Andrzej Duda, la sola kiu partoprenas sian voĉdonan kampanjon kaj aperas en la nacia televido. Laŭ la enketo, liaj ŝancoj estas taksataj kiel pli ol 40%, la plej bonaj inter ĉiuj kandidatoj. Laŭ alia enketo, pli ol 70% de la poloj opinias ke la voĉdono nepre devos esti prokrastita, aliflanke ĝi minacos la naciajn sanon kaj sekurecon.

Fontoj