Saltu al enhavo

Vikipedio atingis 170.000 artikolojn

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 21-a de septembro 2012

La logoo de la esperanta Vikipedio.

La pasintan 20-an de septembro la Esperanta Vikipedio atingis 170.000 artikolojn. La 170.000-a artikolo estis M1 (metroo), tradukita el la franca vikipedio de la vikipediisto Dominik. La Esperanta versio de la libera reta enciklopedio estas nun la 27-a plej granda el ĉiuj vikipedioj (la sama pozicio ol en 2011) kaj ĝi superas laŭ la kvanto de artikoloj multajn aliajn vikipediojn en naciaj lingvoj (ekz. la danan, serban kaj la hebrean). Nuntempe ĝi estas la plej granda enciklopedio havebla en la internacia lingvo kaj ankaŭ en iu ajn artefarita lingvo.

Proksimume unu jaron antaŭe Vikipedio atingis 150.000 artikolojn, tio signifas ke dum preskaŭ unu jaro oni skribis 20.000 artikolojn en la esperanta Vikipedio.

Fontoj

Redakcio «170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio» –  Libera Folio, 2012-09-21 (arkivita [ ]) 



Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q19761015Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo