Vikinovaĵoj intervjuas al Jorge Montanari, trejnisto de la Esperanta Selektitaro

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 29-a de julio 2014

Sondosiero de la intervjuo
Fonto: Remux

Dum la 99-a UK okazanta en Bonaero, Argentino, okazos futbalmatĉo inter la ĵus kreita Esperanta Selektitaro kaj la Armen-devena argentina komunumo. Pri tio Ivan QUINTERO el Kolombio, kunlaboranto de Vikinovaĵoj, intervjuis al Jorge MONTANARI el Argentino, inicianto de la esperanta teamo kaj ĝia ĉeftrejnisto.

Ivan QuinteroDonu al ni etan resumon, pri kiu vi estas kaj kion vi faras por vivi.

Jorge Montanari Saluton, mi estas Jorge Montanari el Argentino, mi estas sciencisto pri nano-teknologio kaj universitata profesoro. Mi ankaŭ estas verkisto kaj apartenas al mojosa grupo, kiu nomiĝas en la hispana Bola sin manija, kio signifas "Pilko sen manumo". Ĝi estas blogo, radio-elsendo kaj eldonejo pri alternativaj sportoj.

Ivan QuinteroKiam vi lernis esperanton?

Jorge Montanari Mia patro, kiu ne estas esperantisto, donacis libron "Kurso de Esperanto" al mi, kaj jam en la jaro 2000 mi kontaktis la lokan asocion por fari kurson kun profesoro Mario MIRANDA, kaj tiel mi fine lernis la lingvon.

Ivan QuinteroKio estas la NF-Ligo, ConIFA kaj la CSANF (Sudamerika Konsilio pri Novaj Federacioj)?

Jorge Montanari La NF-Ligo, kaj ConIFA, kiu agas simile, kunigas futbalajn selektitarojn, kiuj ne povas esti agnoskataj de FIFA, ĉar ili ankaŭ ne estas agnoskataj de Unuiĝintaj Nacioj, kiel Kurdistano kaj Sameio, sed ankaŭ senlandaj nacioj kiel la cigana popolo kaj ankaŭ nacioj, kies ligo estas difinita per lingvo, kiel ekzemple la okcitana selektitaro.

La CSANF estas branĉo de tiuj internaciaj organizoj. La CSANF prizorgas la matĉojn kaj teamojn en Sudameriko, en ĝi membras kelkaj indiĝenaj teamoj, insuloj, ktp.

Ivan QuinteroKiel naskiĝis la ideo krei esperantan teamon kaj kiuj estas la personoj, kiuj tion elpensis?

Jorge MontanariEn la grupo Pilko sen manumo, ni eldonis libron en la jaro 2012 pri la gloraj momentoj de nekonataj teamoj kaj tie estis ĉapitro pri la ne-FIFA mondo. Ni komencis revi pri prezentado de nova teamo kaj kiam mi sciis, ke la UK okazos en Bonaero kaj esperantistoj de la tuta mondo venos ĉi tien, mi tuj komprenis, ke tiu estos la perfekta okazo.

La Selektitaro de Esperanto

Ivan QuinteroKiamaniere vi organizis la matĉon? Al kiuj vi kontaktis?

Jorge Montanari Mallonge, ni kontaktis al Gonzalo PARADA el CSANF; li ŝategis la proponon kaj kelkajn horojn poste proponis la armen-devenan komunumon kiel kontraŭan teamon.

Ivan QuinteroĈu iu esperanta organizo apogas la matĉon kaj la teamon? Kio pri UEA? Ĉu ili apogas?

Jorge Montanari Ĉar la matĉo ne estis originale inter la prioritatoj de UEA por la organizo de UK, ĝi ne subtenis ekonomie la matĉon. Sed ni estas tre kontentaj, ĉar ili ĉiam apogis la ideon. Ni multe dankas al Clay MAGALHÃES (Konstanta Sekretario de UEA), Francisco CABRERA (Prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo) kaj Osmo BULLER (Ĝenerala Direktoro de UEA), ĉar ili mem proponis, ke la matĉo estu oficiala programero dum UK.

Ivan QuinteroĈu aliaj ne-esperantistaj organizoj vin apogas? Ĉu eble argentinaj organizoj?

Jorge Montanari Jes. La Bonaera Registaro post multe da nia laboro, sendante leterojn, alvokante personojn, ktp, apogis nin per la permeso de la uzo de la stadiono Polideportivo Colegiales, kie okazos la matĉo.

Fakte, dimanĉe, ni feliĉe eksciis, ke la NF-Board, la tutmonda organizo, jam akceptis la proponon de Esperanto kiel monda teamo. Do ni baldaŭ plenumos la aliĝilon por vere realigi tiun revon. Tio estas mirinda afero por ni.

Ivan QuinteroKiom da personoj apartenas al la esperanta teamo kaj kiel ili eksciis pri la matĉo? El kiuj landoj ili venas? Kiel ili aliĝis al la teamo?

Jorge Montanari Ni alvokis pere de UEA, Facebook, ktp, Esperantistojn, kiu volus partopreni. Ni ankaŭ ricevis postulojn de kelkaj apogantoj de Esperanto, kiujn ni konis de longe, kaj ili faris rapidan kurseton kun ni por interkompreniĝi kun la UK-ludantoj.

Ni trejnis pasintsabate kaj ni difinis ludantaron el 20 ludantoj. Ili venas el Argentino -kompreneble- Rusio, Germanio, Demokratia Respubliko Kongo, Brazilo, Nikaragvo kaj Kolombio. Sed ili vere loĝas en Esperantujo.

En la aliĝilo estis bazaj demandoj, ekzemple: Ĉu vi estas atakanto, ĉu vi ludas kutime, ktp, por helpi nin prepari la aferon.

Ivan QuinteroKiuj estas la trejnistaro? El kiom da landoj? Ĉu la trejnistaro jam havas sperton pri ĉi tiaj matĉoj?

Jorge Montanari La trejnistaro konsistas el mi, Jorge Montanari, kune kun Francisco GODINEZ kaj Juan ÁLVAREZ. La kunlaboranto estas la golula trejnisto Jumagu GUTIERREZ, ĉiuj el ni estas argentinanoj, kiuj apartenas al la grupo Pilko sen manumo. Ĉiuj en Pilko sen manumo helpas nin, ni tuttempe vidas futbalon kaj memlernis multe pri trejnado, tial ni pensas, ke ni sukcesos.

Ivan QuinteroVi diris al mi, ke post la matĉo, la esperanta teamo ricevos atestilon kaj iĝos membro de CSANF, ĉu ne? Kion tio signifas? Ĉu la esperanta teamo povos tiam ludi kontraŭ aliaj teamoj aŭ partopreni mondpokalon?

Jorge Montanari Jes, la esperanta teamo ricevos atestilon kaj membriĝos en CSANF. La teamo estos invitota al turniroj, matĉoj kaj alternativaj mondpokaloj.

Ni havas ideon por partopreni tiajn eventojn. Ĉar, kvankam estus tre multkosta la partopreno de monda teamo, ni povus prezenti regionan teamon, kie loke okazos la turniro. Ekzemple, se tiu NF-mondpokalo okazus en Afriko, ni povus prezenti teamon de afrikaj esperantistoj.

Ivan QuinteroĈu vi celas, ke la teamo ludu dum e-renkontiĝoj?

Jorge Montanari Jes, tiu estas la alia flanko de la ideo: Realigi la organizadon de matĉoj dum ĉiu UK, kaj ankaŭ en IJK povus okazi. Por tiuj matĉoj oni invitos lokan kontraŭan teamon ĉiufoje. Por ni eble estus bone ludi kontraŭ Okcitanio, ProvencoNico, kiuj havas famajn NF-teamojn.

Ivan QuinteroEn la reto aperis fotoj de la teamo. Ĉu la tuta teamo jam trejnis kune? Kia estis la sperto? Ĉu la teamo bone ludas kune?

Jorge Montanari Jes, fakte ili volonte venis por trejni dum la sama tago, en kiu ili alvenis en Argentinon, nur Emile MALANDA el Afriko ne partoprenis, ĉar lia flugo alvenis unu tagon poste.

Kelkajn ludantojn ni mem rapide kunportis el la flughaveno, por ke ili povu partopreni la trejnadon. Tiu estis freneza tago, ĉar tiu estis la nura okazo, kiun ni havis, por interkoniĝi kaj vidi, kiel lertaj ili estis. La teamo ludis multe pli bone ol ni unue pensis. Ni estas surprizitaj kaj kontentaj, ni havas tre bonan ludantaron.

Ivan QuinteroKiel vi decidis la postenojn/rolojn de la ludantoj?

Jorge MontanariEn la aliĝilo ni demandis pri la roloj, sed poste laŭ nia scio pri futbalo dum la praktiko ni ŝanĝis la postenojn de kelkaj, por ke la teamo pli bone ludu.

Ivan QuinteroKiu dezajnis la uniformon?

Jorge MontanariLa grupo Pilko sen manumo dezajnis la uniformojn.

Ivan QuinteroLa kreado de la uniformo certe kostis monon. Kiu pagis tion? Ĉu ekzistas aliaj kostoj: Pago de la salajroj de la arbitraciistoj? Ĉu oni pagas al vi kaj al la ludantoj? Ĉu UEA apogis vin mone? El kie vi ricevis monon por tion pagi?

Jorge Montanari La uniformojn pagis mi kaj Francisco Cabrera, Prezidanto de Argentina Esperanto-Ligo kaj LKK. La arbitraciisto estas S-ro Osvaldo MARCONI, kiu estas oficiala argentina arbitraciisto apartenante al SADRA, la asocio, kiu kunigas la arbitraciistojn en Argentino. Li laboros volontule, ĉar li multe ŝatis la ideon.

CSANF donos pokalon al la venkonto kaj al la venkoto, ĉar ili ŝatas agi tute malsimile al la FIFA, kiu reprezentas la mondon, en kiu ŝajnas esti loko nur por venkanto, ĉu ne?

Kiam mi kaj Francisco pagis la uniformojn, la nura ideo, kiun ni havis, estis proponi nedevige al la ludantoj aĉeti la uniformojn post la matĉo, kompreneble je la fabrika kosto, ni ne celas enspezi. Ni volonte kaj feliĉe elspezis, ĉar ĉi tiu estas revo realigita.

Ivan QuinteroJam rilate al la matĉo. Kiam ĝi okazos?

Jorge Montanari La matĉo okazos ĵaŭde je la oka kaj duono (laŭ la argentina horzono), sed se pluvas la matĉo okazos sabate vespere post la solena fermo de la UK. Se ankoraŭ pluvas sabate la matĉo okazos venontsemajne kun la ludantoj, kiuj ankoraŭ restos en Bonaero. Sed espereble ni ludos ĉi-ĵaŭde, tiu estas la plej bona opcio, kaj la plej bona festo por la UK kaj por ni. Ni ne volas atendi, ni volas eniri en la futbalkampon nun.

Ivan QuinteroKiel oni povas ĉeesti ĝin? Ĉu oni devas pagi por eniri?

Jorge Montanari La aliro estas tute senpaga kaj malfermita al ĉiu persono en la mondo, do tio estas la sola malferma evento de la tuta UK. Ni akceptos manĝaĵojn por donaci ilin al NRO-j pere de la Bonaera Registaro. Do se iu volas alporti rizon, ktp, tio estas tre bonvena.

La stadiono lokiĝas ene de la urbo kaj estas facile atingebla per publika transporto. De la kongresejo ni rekomendas iri per metroo. Morgaŭ plia informo aperos en la ĉiutaga bulteno de la kongreso. Ni gvidos la kongresanojn, por ke ili facile atingu la lokon. La kvartalo Colegiales (hispane) estas bela kaj sekura.

Ivan QuinteroĈu vi propagandis la eventon por allogi ne-esperantistan spektantaron?

Jorge Montanari Jes, per mia radio-elsendoj, blogo, Facebook, ktp. Ni ankaŭ esperas, ke la informo aperu en gravaj ĵurnaloj dum ĵaŭdo. La armena komunumo ankaŭ alvokas sian apogantaron.

Ivan QuinteroĈu la kongresantoj ĉeestos la matĉon? Se jes, ĉu vi scias ĉu gravuloj, kiel la Prezidanto de UEA aŭ similaj, ĉeestos?

Jorge Montanari Jes, mi esperas, ke ili ĉeestu la matĉon. La plej gravaj reprezentantoj de la esperanta komunumo prelegos antaŭ la matĉo, kaj ankaŭ aŭtoritato de la armena komunumo prelegos. La himnoj de Esperanto kaj Armenio estos ludataj. Ni kantos La Esperon, ni praktikas por forte, elkore kaj feliĉe kanti ĝin.

Ivan QuinteroKiel vi pensas, ke estos la matĉo? Ĉu vi estas atakema aŭ defendema trejnisto? Kia estos via taktiko?

Bone, ni ŝatas esti atakemaj, sed ni ŝatas konservi la ekvilibron. Mi ordonis la teamon, por ke ekzemple, kiam nia #4, kiu estos Roman EFREMOV el Rusio, atakos, nia #3 restu, kaj nia centra defendanto, kiu estos Fernando SUAREZ el Nikaragvo, zorgu la spacon, kiun Efremov lasas. Tio estas nur ekzemplo, sed la teamo funkcios tiel. Sed mi pensas, ke nia plej fota armilo estas la atako, ĉar ni havas tre bonajn ludantojn, kiel Pedro Pablo DE FREITAS el Brazilo, Jefferson RUBIO el Kolombio kaj Gonzalo SIRIO el Argentino. Ili estas mirindaj ludantoj kaj ili tre eble kondukos nin al la venko.

Ivan QuinteroFakte, ne ekzistas multaj fakvortaroj pri futbalo, ĉu vi faris esploradon pri la terminologio, kiun vi uzos por organizi vian teamon en la kampo kaj doni ordonojn?

Jorge Montanari Jes, ni esploris rete por pli bone scii pri tio. Al la ludantoj, kiuj ankoraŭ ne regas la lingvon, ni donis vortareton 50-vortan. Ni konsideras, ke tiu estos sufiĉa por paroli en la kampo: Iru, Venu, Jes, Ne, Ĉi tie, Pasigu. Kaj ni pensas, ke la pilko parolu ankaŭ, kaj la futbalo estas ankaŭ internacia lingvo. Tial ni pensas, ke Esperanto kaj futbalo devu esti kuna.

Ivan QuinteroKiom longa estos la matĉo?

Jorge Montanari 90 minutoj, ĝi estos tute laŭleĝa kaj laŭregula futbala matĉo, pro tio ni bezonas profesia arbitraciisto, por ke ĝi estu agnoskita poste kiel la unua matĉo (De Esperantujo) oficiale.

Ivan QuinteroĈu la matĉon oni filmos? Ĉu eblos vidi ĝin per la reto? Vi havas tutmondan fanatikaron, kiu volas vin apogi kaj vidi.

Jorge Montanari Espereble ĝi estos filmota de UK kaj kelkaj amikoj. Mi laboras en la LKK kaj ĉi-jare mi estos la Prezidanto de Internacia Kongresa Universitato (IKU), mi ne povas prizorgi tiujn aferojn, nuntempe ni estas ene de la kongresejo respondante la demandojn. Sed pri tiaj aferoj, mi scias, ke kelkaj amikoj planas ĝin filmi kaj poste alŝuti al Youtube, por ke ĉiu esperantisto povu ĝin vidi.

Ivan QuinteroPost la matĉo kiuj estas viaj planoj pri la teamo? Ĉu vi jam havas kontakton por okazigi aliajn matĉojn?

Jorge Montanari Post la matĉo mi pensas, ke ni devus iri al dancejo nomita "Esperanto" por iomete festi. La kontaktojn ni daŭrigos kompreneble.

Ivan QuinteroFinfine kion vi volas aldoni?

Jorge Montanari Mian koran dankon al la tuta esperanta teamo por la intereso pri la teamo kaj pri la matĉo, pro sia apogo, pro siaj demandoj. Futbalo estas ankaŭ kulturo, kuniĝo, amikeco, frateco. Tial Esperanto kaj futbalo devas iri kune. Ankaŭ ni esperas helpi la disvastigon de Esperanto per ĉi tiu maniero. Certe multaj personoj, kiuj scias nenion pri Esperanto kaj pensas, ke ĝi ne plu ekzistas, nun scios, ke Esperanto daŭre ekzistas forta kaj viva. Ni diros "Jen ni".

Ivan QuinteroMi deziras grandan sukceson al vi. Ni venkos!

Jorge Montanari Denove dankon, kaj sciu, ke kvankam la kontraŭa teamo ludas kune delonge kaj trejnas kune ĉiusemajne, ni klopodos venki, ni ludos serioze kaj konsciaj pri la movado, kiun ni reprezentas. Antaŭen Esperanto, ni venkos, ni klopodos gajni la pokalon de la internacia frateco ĉi-jaŭde.

Fontoj

Vikinovaĵoj
Vikinovaĵoj
Ĉi tiu artikolo estas Originala raportaĵo el Vikiĵurnalisto. Vidu la diskutpaĝon por pliaj detaloj.