Saltu al enhavo

Garik Kokolija: ”Direktoron elektu la nova estraro”

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 11-a de novembro 2003

Garik Kokolija en 1990
Garik Kokolija en 1990

Garik Kokolija: ”Direktoron elektu la nova estraro”

Garik Kokolija estis inter tiuj, kiuj proponis ke Osmo Buller estu elektita la nova prezidanto de UEA. Duavice Kokolija subtenas ankaŭ Humphrey Tonkin kaj Ivo Osibov por la prezidanteco, sed li ne opinias, ke Buller reiru al sia antaŭa posteno en la Centra Oficejo.

En komentoj ricevitaj de Libera Folio Garik Kokolija suspektas ke Osmo Buller ne povus bone kunlabori kun la nuna estraro.

- Laŭ mia opinio Osmo Buller ne devas kandidatiĝi por la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA, ĉar la posteno ekvakos la 1-an de aprilo 2004. Tio signifas, ke kaze de la enposteniĝo li devos minimume dum kvar monatoj kunlabori kun la Prezidanto kaj Estraro, kies agadmaniero estis ĉefa kaŭzo de lia demisio.

- Eĉ se post la elektoj dum UK en Pekino la estrarkonsisto draste ŝanĝiĝos, tio ne garantios, ke la nova Estraro kapablos kunlabore kun CO signife plibonigi la situacion en la Asocio. Multo dependas de la personoj, kiuj konsistigos novan Estraron.

Kokolija opinias, ke por plibonigi la situacion de UEA ne sufiĉas plibonigi la funkciadon de la servoj.

- La krizo en UEA jam estas tiom serioza, ke bona funkciado de CO (eĉ se Osmo sukcesos atingi tion ĉe la nuna kaj nova Estraroj) jam ne sufiĉos por korekti la situacion, kvankam ĝi estas nepra kaj grava kondiĉo por tio. Nur nova Estraro (novaj devas esti ĉefe agadmaniero kaj agadceloj, ĉar certa parto de la nunaj estraranoj estos tre utilaj ankaŭ en la estonta Estraro) povas trovi la vojon el la krizo.

Por tia fundamente nova estaro oni unuavice bezonas novan prezidanton, opinias Kokolija.

- Ĝuste Osmo Buller estas la plej taŭga persono por esti nova prezidanto de UEA. Aliaj bonaj kandidatoj estus Humphrey Tonkin kaj Ivo Osibov. Ĝuste iu el tiuj tri personoj laŭ mia opinio devas fariĝi nova UEA-prezidanto, kiu gvidos la Asocion laŭ la vojo (la vojoj evidente povos esti diversaj ĉe ĉiu el tiuj tri), kondukanta al plibonigo de situacio en UEA. Al mi ŝajnas, ke ĉiu el ili havas volon kaj povon por tio.

Novan ĝeneralan direktoron laŭ Kokolija devus elekti la nova estraro.

- La nova estraro devos labori kun tiu direktoro dum la proksimaj jaroj. Por la periodo aprilo-julio de 2004 la nuna Estraro devas trovi iun provizoran plenumanton de la funkcioj (aŭ eĉ konvinki Trevor Steele resti pliajn kvar monatojn). Eble eĉ unu el la argumentoj de la kandidatoj por la prezidanta posteno devas esti ilia kandidato por la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu estos (kun la estraranoj) membro de la teamo, kiu sukcesos venki la krizon.

Fonto

[redakti]
Creative Commons
Creative Commons
Ĉi-artikolo, verkita de Libera Folio, unue aperis en Liberafolio.org «Garik Kokolija: ”Direktoron elektu la nova estraro”» (arkivita 2024-08-23), publikigita je Creative Commons Atribuite 4.0 Tutmonda (CC-BY 4.0 Tutmonda).


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo: Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo