Helpo:Kio Vikinovaĵoj estas
Aspekto
(Alidirektita el Vikinovaĵoj:Kio Vikinovaĵoj estas)
|
Paĝoj |
|
Vikinovaĵoj estas projekto de la fondaĵo Wikimedia celante provizi liberan novaĵretejon. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, tio estas vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.
Krom tio :
- vi povas legi ĝin senpage, el la reto,
- ne ekzistas firma redakcio, sed verkas nur volontuloj kaj
- ĝi estas neŭtrala kaj sendependa.
Disvolvo
[redakti]La unua novaĵo en esperantlingva versio estis publikigita la 27-an de februaro 2010[1].
Ĝi akiris propran lokon la 13-an de novembro 2010.[2]
Nun (decembro 2024) ni havas 1 133 artikolojn, inter kiuj 1 051 publikigitaj artikoloj kaj 67 portaloj.
Komparu № 31 en la statistiko pri ĉiuj Vikinovaĵoj (angle).
Notoj
[redakti]- ↑ Ĉilio: Tertremo kun magnitudo de 8,8 Mw, necerta la nombro de mortintoj
- ↑ https://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=25774