Helpo:Kiel plibonigi artikolojn de aliuloj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Pli da ĵurnalismo
  3. Vikinovaĵoj bezonas vin
  4. Lingva angulo
  5. Teknika helpo en Vikinovaĵoj
  6. Teknika helpo en Vikipedio

Unue legu la paĝon pri Etika Konduto.

Antaŭ ol ŝanĝi ion ajn en artikolo verkita de alia homo, bonvolu observi la jenajn konsilojn:

  • Se via lingvopovo ne estas tre bona, bonvolu limigi viajn redaktojn al la korektado de tajperaroj, ktp.
  • Ĉiufoje, kiam vi korektas, klarigu la kialon ĉe la skatoleto "Resumo:". Se necesas pli da spaco por klarigi, skribu ĉe la "Diskuto"-paĝo.
  • Se temas pri lingva eraro, bonvolu indiki la koncernan referencon en la PMEG aŭ la PIV. Multaj kontribuantoj tial verkas ĉi tie, ĉar ili volas plibonigi sian lingvopovon, do ili tre ŝatus ke vi klarigu la kialon de via korekto.
  • Se vi suspektas eraron sed ne certas, skribu ĉe la Diskuto-paĝo.
  • Provu respekti la parolmanieron kaj la vortelekton de la verkinto, krom se evidentas ke li fuŝe uzis vorton aŭ esprimon, aŭ se via proponita ŝanĝo multe plibonigus la klarecon de la artikolo. Alivorte, ne ŝanĝu ion sen sufiĉe grava kialo.

Pri ŝanĝoj al via artikolo faritaj de aliaj homoj:

  • La artikolo apartenas ne al vi, sed al ĉiuj kontribuantoj. Estu malferma al la ŝanĝoj de aliaj homoj.
  • Se vi ne konsentas pri ŝanĝo altrudita de alia homo, diskutu ĉi-teme en la Diskuto-paĝo anstataŭ tuj nuligi la ŝanĝon (krom se temas pri grava afero, kiu ne povas atendi diskutadon).