Helpo:Kontrolu ĉe Vikipedio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Pli da ĵurnalismo
  3. Vikinovaĵoj bezonas vin
  4. Lingva angulo
  5. Teknika helpo en Vikinovaĵoj
  6. Teknika helpo en Vikipedio

Por plifaciligi la komprenon por legontoj, nepras uzi la samajn terminojn kiujn la cetera esperantujo jam uzas. Do, ne kreu vian propran esperantigon de iu aĵo; prefere uzu tiun, kiu jam ekzistas.

Do, se vi ne certas, kiel traduki nomon de organizaĵo, fakan terminon, ktp, unue provu serĉi ĉe Vikipedio, kie troveblas centmiloj da artikoloj pri preskaŭ ĉiu imagebla aĵo. Krome, tre utilas al la legantoj aldoni ligilon al la koncerna artikolo.

Ekzemple:

  • Humanitarian aid, ĉu ni traduku kiel krizhelpo? Prefere traduku ĝin humanitara helpo pro tio, ke ekzistas artikolo ĉe Vikipedio. Se oni taksas pli taŭga la terminon "krizhelpo", eblas redakti la koncernan artikolon observante la regularon.
  • Food and Agriculture Organization of the United Nations (FAO). Ĉu Manĝaĵa kaj terkultiva organizo? Tiu solvo eblus, sed ĉe Vikipedio troveblas la artikolo: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, do ni uzu tiun nomon.