Helpo:Ĵusaj novaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Ĉi tiu paĝo aŭ sekcio estas proponata direktivo aŭ principo de Vikinovaĵoj kaj ne ricevis interkonsenton de la komunumo.
Do ĝi estas konsiderenda nur kiel evoluanta ĝermo. Bonvolu diskuti pri ĝi por oficialigi la paĝon.
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Pli da ĵurnalismo
  3. Vikinovaĵoj bezonas vin
  4. Lingva angulo
  5. Teknika helpo en Vikinovaĵoj
  6. Teknika helpo en Vikipedio

Okaze de Ĵusa novaĵo estas kelkaj konsiloj sekvindaj – se vi estas la unua persono kiu atentas la novajcon, legu "Unuaj momentoj", kaj se la novaĵo jam estas publikigita, legu la sekcion "La novaĵo pligrandiĝas". Finfine, la sekcio de "Se vi ĉeestas" konsilas okaze ke vi estu proksime de grava historio.

Unuaj momentoj[redakti]

Publikigu artikolon[redakti]

estas tre grava skribi kaj publikigi la artikolon kiel eble plej frue pri la evento por eviti ke aliaj skribu plurajn artikolojn pri la sama temo. Uzu la ŝablonon {{Ĵusa}} plej supre de la artikolo. Tio atentigos al la legontoj ke la novaĵo povas ŝanĝi rapide. a ŝablono devas esti forigota kiam la afero klariĝu kaj kiam oni ne atendas pli da neatenditaj ŝanĝoj.

Listigu la fontojn[redakti]

Vi devas skribi viaj fontojn kiam vi trovu ilin. Se vi aŭdas la novaĵon radie aŭ televidile, uzu la ŝablonon {{Originalaĵo}} ĉe la sekcio Fontoj, kaj klarigu en la diskutpaĝo kion vi aŭdas aŭ vidas.

La novaĵo pligrandiĝas[redakti]

Kunlaboru kun la redaktantoj[redakti]

Kontaktu alian per iliaj diskutpaĝoj.

Trovu fontojn[redakti]

Dum la novaĵo pligrandiĝas ni bezonas fontojn kiel eble plej rapide. Estas tre eble ke la fontoj aperu unue angle, provu serĉate ĉe Google News kaj Yahoo News, kaj estu atenta pri la radio kaj televidilo. Aldonu viajn fontojn en la artikolon por ke aliaj ankaŭ povi ilin uzi.

Krome, evitu aldoni fontojn kiuj enhavas la saman tekston (raportaĵo aĉetita al iu entrepreno pri novaĵoj, ekz: Associated Press (AP).)

Malpligrandigu la redakt-konfliktojn[redakti]

Se pluraj redaktantoj laboras sur la sama artikolo, la redakt-konfliktoj oftiĝas. Ekzistas kelkaj konsiloj por malpligrandigi tion.

  1. Sekciigi la artikolon: Vi povas sekciigi la artikolon uzante === Sekcia titolo === sur parto de la teksto. Por eviti redakt-konfliktojn, redaktu po unu sekcion ĉiufoje.
  2. Skribi kion vi volas aldoni aliloke, poste aldonu tion en la artikolon. Plurokaze, estas pli facile skribi aliloke antaŭ ol enmeti la tekston en la artikolon kiu daŭre estas ofte redaktata. Vi povas fari tion sur iu ekstera programaro. Poste vi povas tion aldonu al la artikolo.

Alinomigante la artikolon[redakti]

Evitu alinomigi la artikolon plurfoje ĉar tio povus afekti eksterajn fontojn kaj feeds pri novaĵoj kiuj ligas al Vikinovaĵoj. Tio eblas elektante titolon specifan por la incidento sed ne tro detalplena. Ekzemple, se okazis eksplodo kaj, ĝis nun, estis 250 forpasintojm evitu diri la ekzaktan nombron da mortintoj dirante «centoj da forpasintoj»

Post kelkaj horoj ekde la unua raporto, ĉiu ĝisdatigo oni devas fari sur apartan artikolon. Malnova novaĵo ne devas esti redaktata kaj alinomigata por ĝisdatigo.

Kelkfoje, dum la historio klariĝas, povas esti ke la titolo ne estu la trafa. Alinomigu la artikolon, sed ĉiu ajn alidirektado devas esti ĝustigata. Iru al paĝo pri alidirektoj kaj klaku sur "Ligilojn ĉi tien" ĉe la maldekstra kolono. Se unu ol pli da redirektoj ligiĝas, tiam ĝustigu ilin al nova nomo.

Se vi ĉeestas[redakti]

Se Vikiĵurnalisto ĉeestas la eventon tiam aldonu kion vi scias/vidas/aŭdas en la diskutpaĝon. Vi povas fari etajn raportaĵojn sur la diskutpaĝo kaj aldoni kelkajn datumojn kiuj povu esti certigitaj kaj ne estu simplaj onidiroj.

Laŭeble, fotu (eĉ poŝtelefona fotilo estas pli bone ol nenio) kaj alŝutu la fotojn al Komunejo.

Nunaj ĵusaj novaĵoj[redakti]

Vidu la kategorion pri ĵusaj novaĵoj.