Uzanto-Diskuto:Baba79

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Saluton, Baba79, bonvenon al Vikinovaĵoj
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj, kaj respondi ilin. Por sendi novan mesaĝon al alia uzanto bonvolu iri al ties diskutpaĝo. Tiel, li rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon". Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo
Vi disponas ankaŭ pri paĝo de uzanto, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian paĝon de uzanto la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{Babel}}.
Kiel skribi artikolon Provejo
Vikinovaĵoj bezonas vin Fontoj de novaĵoj
Helpu diskonigi la projekton! Diskutejo

[de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language.
[es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue.
[nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi Aŭdrea (diskuto) 19:46, 8 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi vidas ke vin verkis vian unuan artikolon. Mi poluris ĝin, ĉar ĝi enhavis plurajn problemojn.
Jen miaj sugestoj:

  • Nepre aldonu bildon kaj nepre en la unua alineo - alikaze en retejo kie vi publikigos la ligilon aperos primitive malplaĉa antaŭvido. Fejsbuko prenas la unuan bildon kiun ĝi vidas en la teksto, do se vi metos la bildon pli malsupren ĝi simple prenos la bildon el ŝablono aŭ iun alian.
  • Aldonu ŝablonon pri loko aŭ temo. Ĉi-foje konvenas Eŭrazio. Tio faciligos serĉadon de la aliaj artikoloj pri tiu afero.
  • Nepre aldonu kategoriojn. Se vi ne scias kiujn elekti, rigardu jamajn artikolojn pri la temo. Sen tio via artikolo malfacile serĉeblos.
  • Serĉu artikolojn pri la sama temo en alilingvaj Vikinovaĵoj kaj aldonu ilin. Tio faciligos trovi vian artikolon el alilingvaj versioj kaj inverse, vidi alilingvajn artikolojn kaj tiel kompari la informojn (ĉi-kaze mi ne trovis ilin, eble ili aperos poste).

Sukceson! --RG72 (diskuto) 02:57, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Multe dankon pro la konsiloj! Mi nepre uzos ilin venontfoje.
Amike Baba79 (diskuto) 16:58, 27 mar. 2022 (UTC)[Respondi]