Uzanto-Diskuto:VladimirPF
Aldoni temonSaluton, VladimirPF, bonvenon al Vikinovaĵoj | |||
![]() ![]() ![]() | |||
![]() | |||
![]() |
Kiel skribi artikolon | ![]() |
Provejo |
![]() |
Vikinovaĵoj bezonas vin | ![]() |
Fontoj de novaĵoj |
![]() |
Helpu diskonigi la projekton! | ![]() |
Diskutejo |
![]() [de] Es gibt ein Raum für die Verwendung einer anderen Sprache. [en] There is a place for talking another language. [es] Hay un lugar para hablar en otro idioma. [fr] Il y a un espace pour parler une autre langue. [nl] Er is een plek voor het babbelen in een andere taal. |
Agrablan kunlaboradon deziras al vi Aŭdrea (diskuto) 15:11, 21 mar. 2020 (UTC)
Forigo de plibonigoj de "malnovaj novaĵoj"
[redakti]Bonvolu rigardi la jenon: Diskuto:Amnestio_Internacia_ne_plu_konsideras_Aleksej_Navalnij_malliberulo_de_konscienco#Forigo_de_plibonigo MaSt (diskuto) 17:16, 3 mar. 2024 (UTC)
Saluton
[redakti]Saluton kara Vladmir Ombalexo (diskuto) 12:10, 18 mar. 2024 (UTC)
Malvera frazo en la artikolo pri Eŭrovizio
[redakti]Kara kolego! La frazo, kiun mi forigis, estas senfonta kaj pruveble falsa. Kial mi ne povus forigi ĝin? Ni informu pri pruveble veraj faktoj. Jam estis multaj venkoj de GLAT-aj personoj ĉe Eŭrovizio, tute ne temas pri la tria fojo. Dankon pro via respondo. Robin van der Vliet (diskuto) 19:45, 29 maj. 2024 (UTC)
- La aŭtoro de la artikolo trovis tian informon kaj li ĝin prezentis. La aŭtoro ne prezentis sian vidpunkton.
Tamen, mi proponas al vi verki artikolon pri rolo de GLAT-personoj en historio de Eŭrovizio. Tio estos via reporteraĵo. Verku la artikon kaj mi helpos al vi dekoracii ĝin. Vikinovaĵoj jam havas unu aŭtoron, kiu petis min helpi al li dekoracii liajn artikolojn.
Prezentu en la artikolo histirion de Eŭrovizio tra okulvitro de GLATanoj. Mi opinias, ke tia artikolo estos interesa por legantaro.
Verku! VladimirPF (diskuto) 05:52, 30 maj. 2024 (UTC)
Unuaj paŝoj en Vikinovaĵoj
[redakti]Saluton Vladimir,
mi hodiaŭ unuafoje rondrigardetis en Vikinovaĵoj - kutime mi havas malmultan tempon por vikiumado kaj tial tre koncentriĝis pri la laŭ mia percepto ĉefa branĉo Vikipedio, timante ke mi povus perdiĝi se mi ekfaros konstruejon en Vikifontaro kaj unu en Vikinovaĵoj kaj plian en Vikiversitato ktp. Unua artikolo, per kiu mi decidis ekkompreni la funkcion de Vikinovaĵoj kaj ties interplektiĝon kun la aliaj projektoj estas via artikoleto de aŭgusto 2024 pri eldonota(j) sonlibro(j) de la firmao Audible. En ĝi, min mirigis la blua interna ligilo Audible, kiu fakte estas "ruĝa ligilo ne preta", kvankam gi aperas en bluaj literoj. Mi komprenas ke ĉiuj projektoj estas nefinitaj konstruejoj kaj ne volas kritiki tion, male, sed mi tamen demandis min ĉu por leganto ne iu ligilo al ĝerma artikolo en Vikipedio laŭ la modelo Audible, do [[:w:Audible|Audible]], estus pli utila. La artikolan ĝermon en Vikipedio mi por tio aparte kreis. Sed jam ĉe la interna ligilo "Amazon" estas la sama demando: tie vikipedia artikolo delonge estis, sed tamen ĉi tie preferatas la "ruĝa ligilo ne preta", Amazon. Kio estas via opinio: ĉu pli da interligiĝo inter la projektoj cele al informfonto por la legantoj estas dezirinda aŭ ĉu tio sabotas la iam ankoraŭ necesan elkonstruon de vikinovaĵaj ligiloj kaj kategorioj? Salutas Aidas (diskuto) 04:13, 24 mar. 2025 (UTC)
- Aidas, dankon pro via demando.
La rimedo de bluigo de ligiloj dependas de filozofio de projekto.
Se projekto opinias sin nura aldono al vikio, ĝi uzas rektajn ligilojn al vikio. Tio estas bone, se la projekto (ekzemple vikinovaĵoj) ne konscias sin memstara kaj ne produktas novan enhavon. La konscio estas grava malsano de vikipediistoj: ili opinias ĉiun prjekton nura aldono al vikio. Pro la konscio vikipedistoj tiras ĉiujn ligilojn rekte al vikio: vikipediistoj opinias, ke ĉiu leganto strebas scii suncin de vorto.
Se projekto opinias sin mimstara la partoprenantoj konstruas memstaran vivmedion kaj organizas ligilojn al diversaj projetoj. Kadre de filozofio de memstareco oni organizas fortajn enajn ligilojn, kiuj permesas navigi de novaĵo al novaĵo en limoj de temo. Tio signigas, ke ligilo [[Audible]] devas gvidi la leganton al [[Kategorio:Audible]]. Kaj en la kategorio devas esti kolektitaj legiloj al aliaj vikinovaĵaj artikoloj ligitaj al Audible kaj ligiloj al aliaj vikiaj projektoj (vikipedio, vikiversitato kaj tiel plu).
Mi certas, ke la dua rimedo de bluigo estas pli utila por la legantaro: tradicie leganto interesiĝas pri aliaj artikoloj kaj pri senco de vorto interesiĝas nur duavice. - Tamen, por multaj aŭtoroj estas pli facile meti la rektan ligilon al vikio (necesas nur aldoni :w: ) ol fari kategorion, ligi ĝin per vikidatumo al aliaj projektoj, serĉi subkategoriojn, konstruj superajn kategoriojn kaj alio. Oni ofte pigras, ofte ne fidas al la projekto, ofte opinias, ke venos IU kiu ĉion faros kaj tiel plu. Kaj pro la kialoj aliaj vikiaj projektoj (vikinovaĵoj estas inter ili) ofte estas opiniataj kiel nura sklavo de vikipedio. VladimirPF (diskuto) 06:12, 24 mar. 2025 (UTC)
- @Aidas: kolego, rigardu, kiel mi faris por Audible: mi konstruis kategorion, uzante ŝablonon {{TK2}}, poste venis al vikidatumoj metis ligilojn al d:Q366651 kaj la ŝablono mem organizis ligilojn al ĉiuj vikiaj projektoj, al sociaj retoj ktp. VladimirPF (diskuto) 06:21, 24 mar. 2025 (UTC)