Trump diras ke li uzas hidroksiklorokinon por protekti sin kontraŭ la kronviruso

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 19-a de majo 2020


La usona prezidanto Donald Trump rakontis al ĵurnalistoj, lundon la 18-an de majo, ke li uzas kontraŭ-malarian medikamenton por eviti la Kovim-19.

«Mi uzas ĝin jam de unu kaj duona semajno kaj mi plu ĉeestas», diris Trump dum kunveno en la ŝtata manĝoĉambro de la Blanka Domo. «Kion oni povas malprofiti?»

La prezidanto klarigis ke li ĉiutage englutas pilolon de hidroksiklorokino kun zinko, kaj ke li regule testiĝas negative je Kovim-19.

Tiu medikamento signife pliigas la mortoriskon al certaj pacientoj kaj oni ne ankoraŭ konfirmis per sufiĉe impona scienca esplorstudo kun klinikaj provoj ke ĝi efikas por kuraci kronvirusajn malsanulojn.

La usona Manĝaĵa kaj Droga Administracio eldonis pasintmonate averton ke hidroksiklorokino estu disdonata nur en malsanulejoj ĉar ĝi povus estigi korbatajn malfacilaĵojn.

Estas neniuj pruvoj, ke la uzado de tiu medikamento povas malebligi infektiĝon per la nova kronviruso.

«Tio ne vundos min», asertis Trump. «Ĝi ekzistas de 40 jaroj — por malario, por luposo kaj por aliaj malsanoj. Mi povas uzi ĝin. Unuavicaj sanlaboristoj uzas ĝin. Multaj kuracistoj uzas ĝin.»

La prezidanto diris ke li petis la blankadoman kuraciston preskribi ĝin al li.

Trump diras ke li spertis «nulajn simptomojn» pro tiu medikamento, konata pro ĝiaj kontraŭ-parazitaj kaj imunosubpremaj ecoj.

Fontoj