Saltu al enhavo

Ĉinio unuafoje en la historio alportis en la Teron grundon de la kaŝita flanko de la luno

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Mardo, la 25-a de junio 2024

Chang'e-6

La revenanta modulo de la ĉina luna sondilo Chang'e-6 la 25-an de junio liveris en la Teron specimenojn de grundo, kolektitajn ĉe la kaŝita flanko de la Luno.

Kapsulo kun la grundo perparaŝute alteriĝis en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Videon pri la surteriĝo publikigis la ĉina televidkanalo CGTN.

Ĉinio iĝis la unua lando, kiu kolektis kaj liveris grundajn specimenojn de la kaŝita flanko de la luno.

La misio Chang'e 6 daŭris 53 tagojn. La kosmoŝipo startis la 3-an de majo. La 2-an de junio la kosma aparato alteriĝis en la kratero Apolono proksime de la suda poluso sur la kaŝitan flankon de la Luno. Kolektinte la grundajn specimenojn la aparato restartis la 4-an de junio kaj eniris la lunan orbiton. La sondilo pasigis 13 tagojn tie, atendante la eblecon reveni sur la Teron.

La ĉina esploristo Yang Wei nomis la mision Chang'e-6 "grava mejloŝtono" en la historio de luna esplorado. Laŭ la sciencisto, la misio "kontribuos al pli kompleta kompreno de la luna evoluo". Alia esploristo Zongyu Yue opinias, ke la liveritaj specimenoj "respondos unu el la plej fundamentajn sciencajn demandojn, ligitajn kun la pristudo de la luno: kiu geologia agado respondecas pri la diferencoj inter la du flankoj".

En decembro de 2020 la ĉina kosmoŝipo Chang'e-5 liveris grundspecimenojn de la videbla flanko de la luno en la Teron - la unuan fojon ekde 1976. Antaŭ Ĉinio nur Usono kaj Sovetunio liveris lunan grundon sur la Teron.

Por Ĉinio ĉi tiu misio estas plia sukceso en la ambicia kosmoprogramo de la lando kaj grava praktiko sur la vojo al lanĉo de homporta kosmoŝipo al la luno. Oni planas sendi ĝin antaŭ 2030.

En la nova "luna vetkuro" la konkuranto de Ĉinio jam estas Barato, kies modulo Chandrayaan-3 sukcese alteriĝis proksime de la suda poluso en aŭgusto 2023. Samtempe Usono kaj Rusio (iĝinta la "posteulo" de la kosmoprogramoj de Sovetunio) ĝis nun ne sukcesas en la novaj provoj esplori la lunon.

Fontoj[redakti]