Transgenra virino iĝis vic-ĉefministro de Belgio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
Petra De Sutter, vic-ĉefministro de Belgio.

Sabato, la 3-a de oktobro 2020


La 2-an de oktobro postenon de vic-ĉefministro de Belgio okupis la 57-jara transgenra virino Petra De Sutter. Ŝi reprezentas la partion Eŭropa Verda Partio kaj estas la plej altpostenita transgenrulo en Eŭropo.

El scienco al politiko

Ŝi venis de la flandra partio Groen (ano de la Eŭropa Verda Partio) kaj estas membro de la Eŭropa Parlamento ekde julio 2019, kie ŝi estas prezidanto de la Komitato pri Interna Merkato kaj Protektanto de Konsumantoj. Ŝi estas profesoro pri ginekologio, specialiĝanta pri fekundeco, ĉe la Universitato de Gento, kie ŝi akiris Ph.D. pri biomedicino en 1991. Ŝi aktive pledas pri la rajtoj de la transgenruloj, pri reproduktaj rajtoj kaj ofte rakontas pri sia sperto kiel transgenra virino. Ŝi komencis genran transiron en 2004, en 40-jara aĝo. En 2014 ŝi unuafoje kandidatiĝis je la Eŭropa Parlamento kaj iĝis la unua transgenra virino inter la kandidatoj de politikaj partioj. Tiam ŝi malgajnis, sed samjare ŝi eniris la senaton de Belgio kaj tiel iĝis la unua malkaŝe transgenra parlamentano en la lando.

Same kiel oni havas pruv-bazitan medicinon, ankaŭ niaj decidoj kaj politikoj devas esti bazitaj sur faktoj, ne sur falsaj novaĵoj au alternativaj informoj. Kiel sciencisto, mi volas alporti sciencon al la politika decidofarado.
Petra De Sutter, vic-ĉefministro de Belgio.

En la registaro ŝi estos ankaŭ ministro pri publika administrado kaj publikaj entreprenoj. La novan registaron gvidas flandra liberalulo Alexander De Croo.

Ŝi deziras ke ŝia transgenra statuso ne altiru troan atenton, memorigante ke necesas koncentriĝi ja la vera agado, ne ja aparteno al iu ajn grupo, eĉ minoritata.

Mi ne volas esti reduktita al mia transgenra pasinteco, tio estas [nur] parto de mia identeco. Mi havas multajn aliajn. Mi volas ke homoj parolu pri mi pro mia laboro, pro miaj politikaj agoj. Mi ne pensas ke via genro, hautkoloro, religio au seksa orientiĝo devas esti gravaj.
Petra De Sutter, vic-ĉefministro de Belgio.

El aliaj altpostenitaj transgenruloj menciindas Marie Cau, elektita ĉi-jare kiel urbestro de Tilloy-lez-Marchiennes (Italio) kaj la unua itala transgenra politikisto Gianmarco Negri, elektita kiel urbestro de Tromello en 2019.

Vivaldi-koalicio

Belgio ne povis formi komplete la registaron ekde decembro 2018, kiam kvarpartia koalicio subestre de ĉefministro Charles Michel kolapsis pro rifuzo de la Nov-Flandra Alianco ratifiki la Tutmondan Pakton pri Migrado, preparitan de la Unuiĝintaj Nacioj. De federacia baloto, okazinta la 26-an de majo 2019 ĝis marto 2020 la landon regis provizora administracio, gvidata de la unua ina ĉefministro Sophie Wilmès, kiu nun iĝis la unua ina ministro pri eksteraj aferoj. La 30-an de septembro, post 500 tagoj da diskutado sep partioj interkonsentis pri komuna programo, kiu sekvan tagon estis aprobita de la reĝo Filipo. Tio estis la plej longa politika krizo en la historio de Belgio.

La tiel nomata Vivaldi-koalicio, nomita omaĝe al la aŭtoro de la koncerto La Kvar Sezonoj, kunigos kvar partiojn: socialistojn, liberalulojn, verdulojn el Flandrio kaj Valonio kaj la Flandrajn Kristanajn Demokratojn. Ĉefministran postenon okupis la 44-jara Alexander De Croo, gvidanto de la Malfermaj Flandraj Liberaluloj kaj Demokratoj. En la antaŭa registaro li estis ministro pri financoj kaj lian nunan enposteniĝon oni konsideras grandparte kiel rekompencon pro grava rolo de franclingvanoj en la registaro.

Fontoj