Saltu al enhavo

Tertremo de magnitudo 5,5 forte skuas la regionojn de Kanto kaj Honŝu en Japanio

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Lundo, la 11-a de novembro 2013

Forta tertremo de magnitudo 5,5 skuis la regionojn de Kanto kaj Honŝuo ĉi-dimanĉe matene sen damaĝoj aŭ afektitaj personoj ankoraŭ registrataj. Laŭ la Meteologia Agentejo la tertremo sentiĝis forte en Tokio.

La tertremo okazis je la 7:38 atm (japana horo) kaj la epicentro estis en la gubernio de Ibaraki laŭ la informo de la Meteologia Agentejo. La kanaloj de televido kaj radio diselsendis fruan averton ĉirkaŭ la epicentra areo.

Laŭ atestantoj, la tertremo daŭris 10 sekundojn. Registriĝis magnitudoj de ĝis 5 laŭ la Shindo-a skalo, 7-grada skalo kiu mezuras la terskuadon. Ne estis alarmo pri cunamo ĉar la tertremo okazis enlande. La raportaĵo mezuras la profundecon de la tertremo je 70 kilometroj.

La tertremo okazis pro la kolizio de la Pacifika kaj Eŭroazia terpecoj.

Mezuroj

La Shindo-a skalo havas ĝis 7 gradojn, ekde la 5-a grado aperas onaj gradoj, kiuj estas 5-, 5+, 6-, 6+ kaj 7. Oni nur montras la mezurojn pli grandajn ol 3.

Shindo Regiono
5- Suda parto de la gubernio de Ibaraki
4 Gubernio Toĉigi, Gubernio Sajtama, Gubernio Ĉiba, Tokio.
3 Fukuŝima-Nakadori, norda parto de la gubernio de Ibaraki, norda parto de la gubernio de Toĉigi, norda kaj centra parto de la gubernio de Gunma, nordorienta kaj centra parto de la gubernio de Ĉiba, Gubernio de Kanagaŭa

Fontoj

Ĉi tio estas plena aŭ parta traduko de la artikolo Sismo de magnitud 5,5 sacude con fuerza regiones de Kanto y Honshu en Japón, el hispana Vikinovaĵoj (publikigita laŭ la permesilo Atribuite 2.5 Ĝenerala de Creative Commons).


Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj 
Retpoŝti tion Disvastigi en Facebook Disvastigi en Digg.com Disvastigi en delicious Disvastigi en stumbleupon.com Disvastigi en Technorati Disvastigi en Twitter Disvastigi en NewsTrust Disvastigi en MySpace Disvastigi en Identi.ca Disvastigi en Menéame Disvastigi en Fresqui Disvastigi en Newsvine Disvastigi en Telegram

Opiniu! Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin!

Serva informo pri ci-tiu paĝo:  d:Q17681057Mallonga ligilorenovigi ĉi-paĝonInformo pri ĉi-paĝo