Saltu al enhavo

La Ruĝa listo de IUKN pligrandiĝis per Bornea elefanto kaj aliaj estaĵoj

El Vikinovaĵoj, libera retgazeto

Vendredo, la 28-a de junio 2024

Internacia Unio por Konservado de Naturo
Internacia Unio por Konservado de Naturo

27-an de junio 2024 la Internacia Unio por Konservado de Naturo (IUKN) publikigis la unuan ĝisdatigon de la Ruĝa Listo de minacataj specioj de 2024. Kelkaj specioj de mamuloj, reptilioj, amfibioj, fiŝoj, senvertebruloj kaj plantoj ricevis novajn konservajn statusojn. Ekzemple, tri specioj de insulaj lacertoj de Granda Kanario, Ibizo kaj Formentero, kiuj estis grave minacitaj de enpenetraj serpentoj, estis klasifikitaj kiel formortantaj aŭ formortigitaj. Minacitaj specioj inkludas 82 procentojn de kopjapoaj kaktoj, endemiuloj de Dezeto Atakamoo. Kaj la Bornea elefanto, subspecio de la Azia elefanto, kiun oni ofte nomas la plej malgranda vivanta reprezentanto de la rostruloj, ricevis la konservan statuson la unuan fojon: ĝi estis klasifikita kiel formortanta specio.

La Ruĝa Listo de minacataj specioj de IUKN dum sesdekjaroj informas pri agoj pri gardo de la Naturo. Kiel montras la hodiaŭa ĝisdatigo de la Ruĝa Listo, biodiverseco alfrontas kreskantajn premojn: de ŝtelĉasado ĝis klimata ŝanĝo kaj disvastiĝo de enpenetraj specioj. Feliĉe, La Ruĝa Listo ankaŭ montras solvojn. Dank' al daŭra, komuna, scienc-bazita agado por gardo de la naturo ni povas tiri speciojn reen de la rando de formorto.

La subspecio de Azia elefanto (lat. Elephas maximus) en Borneo (Bornea elefanto lat. Elephas maximus borneensis) estas minacata de formorto post kiam ĝi unue estis taksita kiel aparta subspecio. En la Ruĝan Liston de IUKN la specio trafis kiam oni trovis ke restas ĉirkaŭ 1000 Borneaj elefantoj en la sovaĝejo. La populacio malpliiĝis dum la pasintaj 75 jaroj, komence pro la ampleksa senarbarigo de Borneo, kiu detruis la plej grandan parton de la vivejo de Borneaj elefantoj. Ĉar la homa loĝantaro rapide kreskis en subŝtato Sabaho (Malajzio), elefantoj pli kaj pli eniras terenojn kontrolitajn de homoj serĉante manĝaĵon. Ili povas damaĝi kultivaĵojn kaj alfronti murdon kiel venĝon fare de vilaĝanoj. Plia perdo de vivareo pro agrikulturo (precipe plantejoj de palmoleo), arbaraj plantejoj, minado kaj gravaj infrastrukturaj projektoj (similaj al La Pan-Bornea aŭtovojo) minacas la estontecon de Borneaj elefantoj. Ŝtelĉasado por eburo, hazarda manĝo de agrokemiaĵoj kaj veturilkolizioj ankaŭ danĝeras al la bestoj.

La lastaj du jardekoj montris ampleksajn klopodojn por kompreni kaj savi Borneajn elefantojn. Tiu agado gravas por certigi estontecon de tiu subspecio kaj por permesi glatan sociekonomikan evoluon de la areoj, kie la elefantoj vagas.

Bornea elefanto ne estas tre bone esplorita. Oni ĝis nun disputas ĉu ĝi estas la plej malgranda inter la rostruloj aŭ ĝi similas al la Azia elefanto. Ankaŭ ne estas klara deveno de la mamulo. Plej vaste estas konataj du versioj de la deveno. La unua versio opinias, ke la elefantoj memstare koloniis la insulon kelk dekoj aŭeĉ centoj jarmiloj antaŭ. La alia opinias, ke la elefantoj devenas de kelkaj aziaj elefantoj, kiujn homo transportis en XIV-XVIII jarcento.

IUKN, post esploro de diversaj vidpunktoj, opinias Bornean elefanton aparta evolue grava unuo, aparta de Azia elefanto.

Fontoj[redakti]